Stokholmo

ĉefurbo de Svedio From Wikipedia, the free encyclopedia

Stokholmomap
Remove ads

Stokholmo (svede Stockholm [ˈstokˌholm], finne Tukholma, latine Holmia) estas la ĉefurbo de kaj pri la loĝantaro la plej granda municipo en Svedio kaj la tuta Nordio. Tie rezidas la svedaj parlamento kaj estraro. Ankaŭ la reĝo oficiale rezidas tie, sed la nuna, Karolo la 16-a Gustavo, pro familiaj kialoj ekde multaj jaroj loĝas en la najbara municipo Ekerö; la svedaj reĝoj eble estas internacie plej konataj pro la fakto ke ili ĉiujare (krom la unua fojo, en 1901, kiam la tiama reĝo Oskaro la 2-a bojkotis la okazon) disdonas en Stokholmo la Nobelajn premiojn pri fiziko, kemio, medicino kaj literaturo (tiu pri paco estas disdonata en Oslo), kaj ankaŭ la Nobelmemoran premion (ne Nobelpremion) pri ekonomiko.

Thumb
360-grada panoramo de la centraj urbokvartaloj vidata de la urbodoma turo. De maldekstre dekstren: Riddarfjärden kun Södermalm en fono, Kungsholmen, Klara sjö, Norrmalm kun centra stacio en antaŭo, Strömmen, Riddarholmen kun Malnova turo, kaj denove Riddarfjärden kun Södermalm
Rapidaj faktoj Ŝtato, Duoninsulo ...

La koncepto urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo, krom en kombinoj kiel ĉefurbo; tamen Stokholmo denove nomas sin urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.

Remove ads

Geografio

Stokholmo situas ĉe la limo inter la svedaj provincoj Uppland kaj Södermanland, ĉe la punkto kie la Balta maro ricevas la akvon de la lago Mälaren. Ene de siaj nunaj limoj, la urbo inkluzivas 14 insulojn kaj 53 pontojn. Origine, la urbo konsistis nur el la insuleto nun nomata Gamla Stan (malnova urbo), sed ĝi iom post iom aneksis najbarajn municipojn.

Ĉirkaŭ la urbo estas la Stokholma arkipelago.

Remove ads

Historio

Remove ads

Blazono de Stokholmo

Thumb

En la blazono de Stokholmo estas idealigita, kronita kapo de reĝo Eriko la 9-a (Svedio) , nomata Sankta Eriko.

Vidindaĵoj

Servoj

Famuloj

En Stokholmo mortis:

Interalie:

En Stokholmo naskiĝis:

Interalie:

Remove ads

Esperanto en Stokholmo

En aprilo 1898 fondiĝis la Esperantoklubo de Stokholmo (EKS), origine je la nomo Klubo Esperantista en Stokholmo. La unua kluba sekretario estis Per Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1906 Sveda Esperantista Societo estis fondata en Stokholmo de reprezentantoj de la kluboj de Stokholmo, ses pliaj urboj kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando - de la 1-a de januaro 1910 ĝi estas nomata „Sveda Esperanto-Federacio“ (SEF). Ekde tiam la historio de la Esperanto-movado en Svedio estis nedisigeble ligita al la movadaj aktivecoj en Stokholmo - tial ĉi tie ne detale ripetiĝu la enhavo de la artikolo "Esperanto-movado en Svedio", sed oni rigardu tie. Elstarigindas, ke en 1918 fondiĝis Eldona Societo Esperanto, kaj en 1922 kreiĝis Sveda Esperanto-Instituto. De 1922, Esperanto pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava laborista kleriga asocio Arbetarnas bildningsförbund, kie en 1930-1931 tutsvedie partoprenis 3 632 personoj en 246 studrondoj de Esperanto, en 1931-1932 en 432 studrondoj 6 000 personoj. Ekde aŭtuno 1930 la laborista kleriga asocio en Stokholmo ankaŭ disponigis ĉiusemajne duonhoran radio-programon por informado pri Esperanto. Krome en 1928 la sveda laborista socialdemokrata partio ĉe sia kongreso faris rezolucion favoran al Esperanto, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de Esperantaj kolonoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Esperantistoj de Stokholm

Remove ads

Bildoj

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ


Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads