Strigedoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Strigedoj
Remove ads

Strigedoj (Strigidae) estas familio de noktaj rabobirdoj kun okuloj direktitaj antaŭen kaj piedfingroj plumkovritaj; oreloj kutime starigitaj; ĝi entenas 194 speciojn. En fabeloj kaj fabloj ili estas simbolo de saĝeco.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Tiuj veraj strigojtipaj strigoj estas unu el la du ĝenerale akceptitaj familioj de strigoj, dum la alia estus la Titonedoj (Tytonidae). La taksonomio de Sibley-Ahlquist unuigas la Kaprimulgoformajn ene de la ordo de la Strigoformaj; tiele, la tipaj strigoj estus subfamilio Striginae. Tio ne estas konfirmita de pli ĵusaj pristudoj (vidu Cypselomorphae ekzemple), sed la rilatoj de la strigoj ĝenerale estas ankoraŭ nesolvitaj.

Escepte de la Antarkta ekozono, la strigedoj prezentas kosmopolitan distribuon.

Remove ads

Morfologio

Thumb
Lapona strigo kun montro, kiom granda estas la birdo mem relative al ĝia plumaro. Zoologia Muzeo, Kopenhago
Thumb
Skeleto de strigedo

Tipaj strigoj (iam nomataj simple strigoj por simpleco) estas tre variaj je grando. La plej malgranda striga specio estas la elfostrigo, kiu pezas ĉirkaŭ 40 g; la plej grandaj, la gufo kaj la granda fiŝgufo, povas pezi ĝis 4.5 kg, pli ol centoble pli. Tamen, malgraŭ tiu ĉi varieco, la korpoplano de ĉiuj strigoj estas tre simila.[1] Ili ĉiuj havas relative grandajn kapojn, mallongajn vostojn, tre dikan plumaron, pro kiu la birdo aspektas kelkoble pli granda ol ĝi estus sen plumoj, kaj plumajn diskojn sur vizaĝo ĉirkaŭ la okuloj. Plejparto de strigoj vivas en diversspecaj arbaroj (unu el malmultaj esceptoj estas la kuniklostrigo) kaj ĉasas predon flugante. Ili havas grandajn, longajn, vastajn kaj rondecajn flugilojn.

Strigaj plumaroj estas adaptitaj por kvietigi la bruon dum flugado, pro tio strigoj flugas preskaŭ tute sensone.[2][3][4] Inter aliaj plumaraj adaptaĵoj estas la vizaĝdiskoj, kiuj efektive helpas transdoni sonon al oreloj de la birdo kaj helpas al ĝi rapide trovi fonton de ĉiu sono kaj kapti predon dum ĉasado.[5] Iuj specioj havas plumtufojn sur kapo, kiu obskuras la silueton de la birdo kaj helpas al ĝi kaŝiĝi. Aliaj, aparte tiuj de malvarmaj regionoj, havas pluman kovrilon de piedoj aŭ tarsoj, kio helpas travivi ekstremajn fridojn.[6]

Preskaŭ ĉiuj strigoj estas noktulojkrepuskuloj. Kiel aliaj noktumaj birdoj, ili ne havas brilkolorajn plumarojn, kaj ilia kolorigo estas kamufliga, helpanta al la birdo esti nevidebla dum ĉasado aŭ embuskado. Pro la sama kialo ili ne havas drastan seksan duformismon je koloro de plumaroj. La duformismo je grando, tamen, estas sufiĉe rimarkebla: kiel kutimas por rabobirdoj, ĉe strigoj inoj estas notinde pli grandaj kaj pezaj ol iĉoj.[7]

Strigoj havas grandajn okulojn kaj tre bonan vidkapablon, kio kontribuas al ilia efikeco de ĉasado kune kun la aŭdkapablo. Iliaj okuloj estas plej grandaj relative al grando de kapo el ĉiuj birdoj. Kontraŭe al populara stereotipo, strigoj bonege kapablas vidi en luma tago, sed ne havas meĥanismojn por vidi en profunda mallumo.[1] Iliaj okuloj, tamen, estas tute nemovivaj en siaj orbitoj, kaj por fokusigi rigardon sur iu objekto la birdo devas turni la tutan kapon. Nevidate sub plumoj, strigoj havas relative longajn kaj tre flekseblajn kolojn, kiuj kapablas rotacii la kapon je ĝis 270 gradoj je ĉiu direkto. La kolaj sangaj vaskuloj havas multajn adaptaĵojn por ne ŝiriĝi, ne iĝi romppremitaj kaj ne ĉesu la konstantan sangoprovizon al la cerbo dum tiuj ekstremaj kapoturnoj.[8]

Remove ads

Taksonomio

Thumb
Okulvitra strigo (Pulsatrix perspicillata)

La familion Strigidae originale enkondukis angla zoologo William Elford Leach en gvidlibro al kolektoj de la Brita Muzeo en jaro 1819.[9][10]

Molekulfilogenetika esploro de jaro 2020 far Jessie Salter k. al. montris, ke tradicia laŭ tiama sistematiko familio Strigidae estas fakte du frataj kladoj, kaj iuj el la tiam tradiciaj genroj estis parafiletikaj. Ekde tiam la taksonomio de la familio estis draste reviziita, sed pozicio de tri monotipaj genroj restas necerta pro malgranda kvanto kaj kvalito de atingeblaj ekzemploj de DNA.[11] La kontrollisto de la Internacia Ornitologia Komitato (IOC), administrata far Frank Gill, Pamela Rasmussen kaj David Donsker estas ĝisdatigita laŭ tiuj ĉi malkovroj.[12]

La ĉi-suba kladogramo baziĝas je rezultoj de esploro far Salter k. al. de jaro 2020.[11] La subfamilioj estas tiuj difinitaj far Edward Dickinson kaj James Van Remsen Jr. en 2013.[13] Genetika esploro de jaro 2021 sugestis, ke Scotopelia eble estu unuigita kun Ketupa.[14]

Thumb
Granda fiŝgufo (Ketupa blakistoni) unu el la plej grandaj strigoj.
Thumb
Arbarstrigo (Strix aluco)
Strigidae


Ieraglaucinae

Ninox – 36 specioj: nizostrigoj kaj bubukoj



Uroglaux – Papua akcipitrostrigo (necerta pozicio)



Surniinae



Aegolius – 5 specioj




Athene – 9 specioj




Glaucidium – 29 specioj: nanaj strigoj



Surnia – norda nizostrigo







Margarobyas – nudkrura strigo (necerta pozicio)




Taenioptynx – 2 specioj




Micrathene – elfostrigo



Xenoglaux – longliphara strigo








Striginae

Otus – 58 specioj: malgrandaj orelstrigoj





Asio – 9 specioj: orelstrigoj



Ptilopsis – 2 specioj






Jubula – kolhara strigo (necerta pozicio)




Bubo – 10 specioj: gufoj kaj la neĝostrigo




Ketupa – 12 specioj: fiŝgufoj



Scotopelia – 3 specioj: fiŝkaptostrigoj









Megascops – 25 specioj: kriĉostrigoj




Gymnasio – Puertorika kriĉostrigo



Psiloscops – fajrstrigo






Strix – 22 specioj: kutimaj aŭ senorelaj strigoj




Lophostrix – kresta strigo



Pulsatrix – 3 specioj











Remove ads

Klasado

La familio dispartiĝis je 235 vivantaj aŭ antaŭnelonge formortintaj specioj en 23 genroj kaj 3 subfamilioj:[12]

Subfamilio Ieraglaucinae

Pliaj informoj Bildo, Genro ...

Subfamilio Surniinae

Pliaj informoj Bildo, Genro ...

Subfamilio Striginae

Pliaj informoj Bildo, Genro ...

Prahistoriaj birdoj de Malfrua Kvaternaro

  • Genro Grallistrix, 4 specioj
    • Kaua strigo, Grallistrix auceps
    • Mauia strigo, Grallistrix erdmani
    • Moloka strigo, Grallistrix geleches
    • Oahua strigo, Grallistrix orion
  • Genro Ornimegalonyx - Karibaj gigantaj strigoj, 1-2 specioj
    • Kuba giganta strigo, Ornimegalonxy oteroi
    • Ornimegalonyx sp. - probable subspecio de O. oteroi
Remove ads

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads