Stripuga pinglovostulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Stripuga pinglovostulo
Remove ads

La Stripuga pinglovostulo, Chaetura spinicauda, estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Tiu ĉi specio reproduktiĝas en arbaraj areoj de Kostariko sude kaj orienta ĝis Kolombio, Venezuelo, la Gujanoj, Trinidado kaj nordorienta Brazilo. La nesto estas duontelero de bastonetoj algluitaj al interno de arbotruo aŭ similforma lokigo per salivo.

La Stripuga pinglovostulo estas rapida svelta birdo, 11.5 cm longa kaj peza 15 g. La supraj partoj estas nigrecaj kun blankeca strio tra la pugo, kio nomigas la specion, kaj la subaj partoj estas malhelbrunaj kun pli pala gorĝo. Ĝi havas mallongan voston.

La Stripuga pinglovostulo manĝas dumfluge flugantajn insektojn kiel plej parto de la birdoj de sia familio. Ĝi estas ofte malalte super ŝoseoj aŭ maldensejoj matene aŭ vespere, suprenirante alte super la arbaro, ofte kun aliaj apusoj, meztage.

La Stripuga pinglovostulo havas kriecan alvokon csink.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads