Strivizaĝa buntpego

From Wikipedia, the free encyclopedia

Strivizaĝa buntpego
Remove ads

La Strivizaĝa buntpego, Picoides pubescens, estas birdo de la genro Picoides kaj malgranda memrbo de la grupo de buntpegoj, tio estas pego, kie ĉefas la koloroj nigra supre kaj blanka sube, sed ankaŭ aliaj (ĉikaze ruĝa) en markoj supre. Krome ĝi estas la plej malgranda pego en Nordameriko.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Aspekto

Thumb
La ino ne havas la ruĝan makulon en la malantaŭa krono.

Ĝi estas tre bela birdo el la buntpegoj. Plenkreskuloj estas ĉefe nigraj en supraj partoj kaj flugiloj, kun blankaj dorso, gorĝo kaj ventro kaj blanka punktaro en flugiloj. Estas du larĝaj kaj tre rimarkindaj blankaj strioj en la vizaĝo kaj subokula kaj suprokula. Ili havas nigran voston kun blankaj eksteraj vostoplumoj striitaj nigre. Masklaj plenkreskuloj havas ruĝan makulon en la malantaŭ krono je la fino de la blanka suprokula strio.

Tiu ĉi specio estas simila laŭ plumarbildo al la multe pli granda Hararpego. Tiuj specioj estas tue nerilataj kaj estas eĉ separataj en diferencaj genroj (Weibel & Moore, 2005; Moore et al., 2006); la ekstera kaj ŝajna simileco estas eksterordinara ekzemplo de konverĝa evoluo.

Remove ads

Vivejo

Ties reprodukta biotopo estas arbaraj areoj, ĉefe de falfoliaj arboj, tra plej parto de Nordameriko al Centrameriko. Ili nestumas en arbokavaĵo, elfosita de la nestoparo en morta arbo aŭ branĉo. La Strivizaĝa buntpego povas ankaŭ troviĝi oriente de Novlando kaj Labradoro, en la insularo de Sankta-Piero kaj Mikelono.

Tiuj nearktisaj birdoj estas precipe konstantaj loĝantoj, ne migrantaj. Nordaj birdoj povas migri suden; birdoj en montaraj areoj povas translokiĝi al pli malaltaj niveloj. La Strivizaĝa buntpego ripoozas en arbokavaĵoj vintre.

La Strivizaĝa buntpego manĝas sur arboj, pikante la surfacon de la arboŝelo en somero kaj elfosante pli profunde en vintro. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ semojn kaj berojn. En vintro, ĉefe, la Strivizaĝa buntpego povas troviĝi en ĉeurbaj kortoj kaj povas manĝi en birdomanĝejoj.

Remove ads

Subspecioj

  • Picoides pubescens fumidus
  • Picoides pubescens gairdnerii
  • Picoides pubescens glacialis
  • Picoides pubescens leucurus
  • Picoides pubescens medianus
  • Picoides pubescens turati

Referencoj

  • BirdLife International (2004). Picoides pubescens. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Ne minacata
  • Moore, William S.; Weibel, Amy C. & Agius, Andrea (2006): Mitochondrial DNA phylogeny of the woodpecker genus Veniliornis (Picidae, Picinae) and related genera implies convergent evolution of plumage patterns. Biological Journal of the Linnean Society 87: 611–624. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
  • Weibel, Amy C. & Moore, William S. (2005): Plumage convergence in Picoides woodpeckers based on a molecular phylogeny, with emphasis on convergence in downy and hairy woodpeckers. Condor 107(4): 797–809. COI:10.1650/7858.1 (HTML resumo)
Remove ads

Vidu ankaŭ

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads