Stubenbrücke

From Wikipedia, the free encyclopedia

Stubenbrücke
Remove ads

Stubenbrücke estas la ponto super la rivero Vieno en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio). Ĝi situas apud la Urboparko kaj unuigas du urbopartojn — Internan Urbon kaj Landstraße[1].

Rapidaj faktoj ponto, Bazaj datoj ...

La unua ponto ĉi-loke aperis komence de la 15-a jarcento, ĉar temas pri la centra parto de la aŭstra ĉefurbo. Sekvis pluraj detruoj kaj restarigoj. La lastan fojon ĝi estis restarigita post la Dua mondmilito kaj grave restaŭrita en 1959[1].

En 2001 en apuda Muzeo de la Dekoraciaj Artoj okazis la ekspozicio Franz West: Gnadenlos, do oni decidis starigi sur la pilonoj kvar skulptaĵojn de la fama aŭstra skulptisto Franz West. Origine oni planis ke Lemurenköpfe (Lemuraj Kapoj) el blanke farbita aluminio troviĝos ĉi tie dum la ekspozicio funkcias, sed la muzeo grandanime permesis ilian pluan restadon[1].

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads