Tria mondo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tria mondo
Remove ads

La esprimo tria mondo estis unue kreita de la ekonomikisto Alfred Sauvy en artikolo en la franca ĵurnalo L'Observateur de la 14-a de aŭgusto 1952. Ĝi intence similas al la esprimo "Tria Stato" (france, Tiers Etat), kiu estis la nomo de burĝaro kaj laboristaro en la franca parlamento vokita en 1789. Kiam la Tria Stato ekkonsciis sian gravecon kaj decidis asemblei sendepende de nobelaro kaj eklezio, ekis la Franca Revolucio de 1789. Same la Tria mondo konscius sin kaj akirus sian justan potencon.

Thumb
La tri mondoj dum la Malvarma Milito:
  •  Unua mondo
  •  Dua mondo
  •  Tria mondo
  • Thumb
  •  Unua mondo
  •  Tria mondo
  •  Kvara mondo
  •  Nekonata
  • Studado pri ekonomia disvolvo temas pri tio, kiel riĉigi la triamondajn landojn.

    Nuntempe la uzo de la esprimo "evolulando" estas pli ofta, kompare kun evoluinta lando.

    Remove ads

    Ŝanĝoj

    Landoj siatempe taksataj triamondaj ne plu estas tiel. Ekzemple Japanio, kaj poste la tiel nomataj sudorientaziaj dragonoj (Suda Koreio, Tajvano, Hongkongo, Malajzio) akiris industrion kaj riĉiĝis. La malkovro de nafto en pluraj landoj pelis ilin el la Tria Mondo.

    Male, pluraj iberamerikaj landoj malriĉiĝis kaj eniris Trian mondon. La frakaso de Sovetio kaj ĝia trabantaro sensignifigis la esprimon "Dua mondo". La rezultaj landoj ofte estas taksitaj triamondaj.

    Remove ads

    Sinonimoj

    La esprimo "Tria Mondo", kvankam intence digniga, kelkfoje estas uzata por insulti: "triamondeca hotelo", nuancante "aĉa, korupta, malriĉa, malpura".

    Tial, oni proponis aliajn eŭfemismojn, intence neofendaj. Oni distingas ekzemple inter industriaj landoj, sojlolandoj kaj evolulandoj; ĉi-lastajn oni nomas ankaŭ disvolviĝantaj landoj. Krome oni foje evitas la nomon "Tria Mondo", parolante pri "Unu Mondo" (ekz. ĉe "unumonda vendejo").

    Pro tio ke landoj de Tria Mondo situas ĝenerale en Afriko, Sudazio kaj Sudameriko, do sude de Eŭropo, Sovetio, Japanio kaj Nordameriko, oni parolas ankaŭ pri Nordo kaj Sudo.

    Remove ads

    Derivaĵo

    Oni proponis "Kvara mondo" por malriĉularo, kiu loĝas en landoj de Unua mondo.

    Alia kelkfoja uzo de "Kvara mondo" estas kiel kuniga termino por la diversaj indiĝenaj popoloj de la mondo, kiuj parte ankoraŭ vivas ekster la moderna socio kaj do ekster la kompar-skalo uzata por disdistingi la mondojn Unuan kaj Trian.

    Karakterizaĵoj

    La landoj de la "Tria Mondo" havas kelkajn similajn karakterizaĵojn:

    Remove ads

    Vidu ankaŭ

    Loading related searches...

    Wikiwand - on

    Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

    Remove ads