Suda Bugo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Suda Bugo
Remove ads

Suda Bugo[1][2] (ukraine Південний Буг, pole Boh, ruse Южный Буг) estas rivero en la sud-okcidenta parto de Ukrainio. La rivero longas 853 kilometrojn, havas la basenon 63.700 km² grandan kaj estas tria plej granda rivero de Ukrainio.

Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Remove ads

La nomo

Helenoj konis la riveron sub la nomoj ΥιπανιςΙπανις. En la malnovaj rusaj analoj oni mencias la riveron ankaŭ sub la nomoj Bog, Boug. Pri la deveno de la nomo estas kelkaj hipotezoj. Iuj opinias, ke la nomo venas el la malnova balto-slava radiko Bog ("fluo") aŭ bougb ("fleksiĝi"). Laŭ la alia teorio la nomo venas de la slava vorto бог ("dio"). Fine, iuj rilatigas la nomon kun la malnovgermana vorto Bach ("rojo").

Remove ads

Hidrografio

Fonto de la rivero troviĝas en Podolio, oriente de la urbo Voloĉisk kaj 90 kilometrojn okcidente de Ĥmelnicko. Komence la rivero fluas orienten tra Vinico, apud kiu ĝi ŝanĝas la direkton al la sud-oriento. Fine la rivero alfluas la Nigran Maron apud la urbo Mikolajivo.

La rivero havas kelkajn fontojn de nutrado, sed ĉefe estas nutrata danke al neĝo. La alta akvo estas inter fino de februaro kaj komenco de majo, la malalta akvo estas inter junio kaj februaro. Preskaŭ ĉiujare la rivero glaciiĝas en novembro-februaro; la glaci-rompiĝo okazas meze de marto. La mineraleco de la akvo estas ĝis 0,9 g/l. La areo de la akvo-baseno estas ĉ. 63 700 km².

La ĉefaj alfluantoj: Ploska, Vovk, Ternova, Ikva, Sluĉ, Ĥomora, Zgar, Riv, Sob, Doĥna, Savranka, Sinjuĥa, Mertvovid, Ingul, Kodima, Gnilij Jalanec.

Ĉe la rivero troviĝas la jenaj loĝlokoj: Ĥmelnicko, Ĥmelnik, Vinico, Gnivan, Ladiĵin, Savran, Hajvoron, Pervomajsk, Juĵnoukrajinsk, Voznesensk, Nova Odesa, Mikolajivo.

Ĉe la urbo Vinico kaj sude de la urbo Voznesensk la rivero estas taŭga por ŝip-navigado. Sur la rivero estas konstruita unu hidroelektra centralo.

Remove ads

Fotoj

Referencoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads