Supramoravia valego
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Supramoravia valego (ĉeĥe Hornomoravský úval) estas geomorfologia tutaĵo en Moravio en geomorfologia regiono de Okcidentaj Eksterkarpataj malaltaĵoj. La plej alta punkto estas Jelení vrch 345 m s. m.
La valego estas kreata de malaltaĵo, plenigita de pliocenaj sedimentoj kaj kvaternaraj aluvioj de riveroj. Akso de la valego estas rivero Moravo (en la norda parto ankaŭ rivero Oskava), la plej grandaj alfluantoj estas ĉi tie riveroj Bečva kaj Haná.
La valego tiriĝas de Libina norde ĝis Otrokovice sude, kie ĝi estas tra Napajedla pordego trakunigita kun valego Malsupramoravia. Iam oni malĝuste indikas, ke ĝi komenciĝas norde nur ĉe Bludov, kio estas eraro, kalkulanta kun Mohelnica sulko kiel kun subtutaĵo de Supramoravia valego. Fakte tiuj ĉi ambaŭ malaltaĵoj estas el geomorfolgia vidpunkto egalrajtaj tutaĵoj.
Panoramo de Supramoravia valego el Křížový vrch
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads