Svalbardo kaj Janmajeno

norvegaj teritorioj de la Arkta Oceano From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Svalbardo kaj Janmajeno (norvege Svalbard og Jan Mayen; ISO 3166-1 dulitera: SJ, trilitera: SJM, cifera: 744) estas statistika unuo, kreita laŭ la normo ISO 3166 por la du foraj teritorioj de Norvegio, la arkipelago Svalbardo kaj la insulo Janmajeno. Kvankam ambaŭ teritoriaj estas unuigitaj fare de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), administre ili ne estas ligitaj. Ili havas interretan nacian domajnon de la alta nivelo .sj, sed ĝi ne estas uzata kaj oni uzas la domajnon .no, same kiel en la tuta Norvegio. Same ili ambaŭ kune havas laŭ la normo ISO 3166-2 la kodaron ISO 3166-2:SJ por siaj partoj, sed ĝi estas malplena, kaj samtempe kiel partoj de Norvegio laŭ la sama normo ili havas kodojn NO-21 (Svalbardo) kaj NO-22 (Janmajeno) en la kodaro ISO 3166-2:NO por Norvegio.

Thumb
Rapidaj faktoj statistika regiono [+], Akvejo ...

La oficiala lingvo en la teritorioj estas norvega, en Svalbardo estas uzata ankaŭ la rusa. La teritorioj ne havas proprajn blazonojn kaj flagojn kaj uzas la norvegajn, ĉu aparte, ĉu ambaŭ kune.

Remove ads

Svalbardo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Svalbardo.

Svalbardo estas arkipelago en la Arkta Oceano, meze inter Norvegio kaj la norda poluso. La insularo etendiĝas inter 74° kaj 81° nordaj latitudoj kaj inter 10° kaj 35° orientaj longitudoj. La komuna areo de la insularo estas 61020 km2, ĝis 60% da ĝi estas kovrita per glacio.[1] La plej granda insulo Spicbergo havas loĝantaron.

Svalbardo estas parto de neniu provinco de Norvegio, kaj mem ne estas provinco, sed havas specialan statuson. Ĝin regis la prefekto, kiu subordiĝas al la norvega registaro.

Remove ads

Janmajeno

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Janmajeno.

Janmajeno estas vulkaninsulo, kiu situas en la Arkta Oceano, sur la limo inter la maroj Norvega kaj Gronlanda. La insulo troviĝas sur 71°N kaj 8°W . Ĝia areo estas 377 km2. Loĝantaro estas la skipo de meteorologia kaj radiostacio. Ekde 1994 la insulon regis la nordlanda provincestro, tiu parte redonas la regpovon al la komandanto de la stacio.[2]

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads