Svatý Tomáš

From Wikipedia, the free encyclopedia

Svatý Tomášmap
Remove ads

Svatý Tomáš (germane St. Thomas) estas montara vilaĝo en PPR Šumava, apartenanta al municipo Přední Výtoň, alirebla sole sur longaj mallarĝaj ŝoseetoj. Proskime (300 m) de la domaro troviĝas burgo Vítkův kámen. Vivas ĉi tie daŭre 12 loĝantoj (2021).

Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

Svatý Tomáš situas en katastra teritorio Pasečná kun areo 2 940 ha.

Remove ads

Historio

Antaŭe tiu ĉi regiono estis kutime enloĝigita, kondukis tra ĉi e kelke da vojoj kunigantaj sudan Bohemion kun supraaŭstra regiono Mühlviertel. En la jaro 1930 vivis en Svatý Tomáš 193 loĝantoj. Situis ĉi tie ĉasista kasteleto, lernejo el la jaro 1904 kaj kelke da pluaj grandaj ŝtonaj domoj. En la jaroj 1938 ĝis 1945 Svatý Tomáš estis sekve de fermo de Munkena interkonsento almembrigita al Nazia Germanio. Post la jaro 1945 la loĝantaro de Svatý Tomáš estis ellandigita kaj la forlasitaj domoj detruitaj. En la jaro 1950 ĉi tie eksidis soldata taĉmento, estis konstruita kazerno kaj dometoj por oficiroj. Pro feliĉa hazardo konserviĝis bela pilgrima kapelo de Dia Korpo el la jaro 1347, kiun la armeo uzis kiel deponejon. Post la jaro 1990 ĝi ĝisatendis renovigon. Oni ne faras diservojn en tiu ĉi kapelo. Temas pri la kvara plej alte situanta preĝejo sur la ĉeĥa teritorio.

Kasteleto (schwarzenberga arbaristejo) el la jaro 1722 estis konstruita en "svisa stilo" kaj ĝi estis ornamita de bildoj de Dürer. Ĝi servis ankaŭ kiel enloĝiga gastejo. Dum favora vetero estadis tra ties fenestroj videblaj Alpoj. Post la ŝtatigo de la schwarzenberga posedaĵo uzis la kasteleton en la jaroj 1947 ĝis 1990 entrepreno Státní lesy. En la jaro 1990 ĝo forbrulis, la ruinon poste aĉetis privata firmao, kiu alikonstruis ĝin en ekskluzivan montaran hotelon.

Remove ads

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


Pliaj informoj Jaro, Loĝantoj ...

Pluaj fotoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads