Svisa psalmo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Svisa psalmo
Remove ads

La svisa nacia himno, la tiel nomita Svisa psalmo estis komponita en 1841 de la monako Alberich Zwyssig laŭ teksto de Leonhard Widmer.

Rapidaj faktoj Schweizerpsalm Cantique suisse, nacia himno ...

Jen la esperanta teksto laŭ traduko de Dietrich Michael Weidmann.

Remove ads

Teksto

1-a strofo
Alvenas Ci en la aŭror’
Manifestiĝas Cia glor’
Ci, en la radia mar’, ho plej super’
Kiam alpa glaĉer’ ruĝiĝas
Tiam Svisland’ al preĝ’ kliniĝas
Sopiras pie la anim’
Sopiras pie la anim’
Di’ en bela patroland’
Di’, Sinjor’, en bela patroland’.
2-a strofo
Alvenas Ci en la vesper’
Per steloj brilas vi al ter’
Cin, mi trovas homamika, amanto!
En la ĉielaj spacoj helaj
Estas lok’ por miaj sonĝoj belaj
Sopiras pie do l’anim’
Sopiras pie do l’anim’
Di’ en bela patroland’
Di’, Sinjor’, en bela patroland’.
3-a strofo
Kaŝiĝas Ci en nebullag’
Cin serĉas mi en nuba tag’
Cin, ci tutsenkiala, senfina!
Kio grize vualiĝis
Per la sun’ brile klariĝis
Sopiras pie nun l’anim’
Sopiras pie nun l’anim’
Di’ en bela patroland’
Di’, Sinjor’, en bela patroland’.
4-a strofo
Hurlas Ci en hurakan’
Protektas nin ja Cia man’
Ci, agante ĉionpov’, Ci savant’
En fulmtondra nokt’ terura
Cin fidu ni kiel nura
Sopiras pie ja l’anim’
Sopiras pie ja l’anim’
Di’ en bela patroland’
Di’, Sinjor’, en bela patroland’.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads