Symantec
usona teknologia firmao From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Symantec - prononco laŭ sistemo IFA [sɪmˈæntɛk] - estis usona teknologia firmao, kiu en novembro 2022 kun la ĉeĥa firmao Avast fuziis al nova konzerno Gen Digital. Ĝia ĉefsidejo ekde la fondo en 1982 ĝis la jaro 2009 estis en Palo Alto (Kalifornio) kaj poste ĝis novembro 2019 estis en Mountain View (Kalifornio). Ambaŭ urboj estas parto de la tiel nomata Silicia Valo, tiel ke la firmao tradicie konsideriĝas parto de ĝi, kvankam en novembro 2019 la firmao translokiĝis al Aŭstino (Teksaso). Samtempe en novembro 2019 parto de la agado inkluzive de la markonomo Symantec transiris al la firmao Broadcom (antaŭe Avago) en San-Joseo, kaj la resta firmao, nun en Aŭstino kun la markoj Norton kaj LifeLock transprenis la nomon NortonLifeLock.
En decembro 2020 anonciĝis transpreno de la germana firmao Avira pri kontraŭvirusiloj, kaj ekde aŭgusto 2021 anonciĝis transpreno de la ceĥa firmao Avast pri kontraŭvirusiloj, kvankam la rezulto fine estis fuzio. La firmao Symantec dum sia ekzisto estis listigita en la listo de gvidaj usonaj akcioj Forbes 500, ankaŭ post renomigo al NortonLifeLock en novembro 2019.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo, nun plugvidas al broadcom.com
![]() la ĉefsidejo de 2009 ĝis 2019 en Mountain View |
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads