Synopsys

usona teknologia firmao From Wikipedia, the free encyclopedia

Synopsys
Remove ads

Synopsys estas usona teknologia firmao. Ĝia ĉefsidejo estas en Mountain View (Kalifornio). La ĉefsidejo kaj Mountain View estas parto de la tiel nomata Silicia Valo. La firmao Synopsys estas listigita en la listo de akcioj Nasdaq-100 de la borso Nasdaq.

Rapidaj faktoj Lando ...

La firmao koncentriĝas pri dezajno kaj konfirmo de integraj cirkvitoj, intelekta proprieto kaj programara sekureco kaj kvalito. Synopsys liveras ilojn kaj servojn al la semikonduktaĵo-dezajna kaj produkta industrio. Produktoj inkluzivas ilojn por logika sintezo kaj fizika dezajno de integraj cirkvitoj kaj simuliloj por evoluaj kaj sencimigaj medioj, kiuj helpas en la dezajno de la logiko por integraj cirkvitoj kaj komputilaj sistemoj. Synopsys ankaŭ aktivas en la aŭtomobila industrio, liverante ilojn por aŭtonomaj veturiloj, do senŝoforaj aŭtoj, kaj altnivelaj ŝofor-helpsistemoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Thumb
kroma firmaa kampuso en Hillsboro, Oregono
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads