Tabarca

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tabarca
Remove ads

Tabarca (prononce [tabArka], en Esperanto Tabarko) estas hispana insuleto situanta en Mediteraneo, proksime de la urbo Santa Pola, en la provinco Alikanto. Tabarca estas la plej malgranda plentempe loĝata insuleto en Hispanio. Ĝi estas nuntempe konata pro ĝia marsoldat-rezervo.

Rapidaj faktoj insulo • setlejo ...
Thumb
Mapo de la urbo en la 21-a jarcento.

Antaŭ 1700, la insulo estis konata kiel Isla de Sant Pau (Insulo de Sankta Paŭlo) aŭ Illa Plana ("Plata Insulo"). Oni kredas ke ĝi estis la insulo sur kiu la kristana apostolo Paŭlo elŝipiĝis. La insulo estis rifuĝejo por piratoj ĝis la fino de la 18-a jarcento. La ĉefokupo de la loka loĝantaro estas rilatigita al fiŝkaptado kaj la fiŝbazaro de la haveno de Santa Pola dume turismo iĝas la ĉefa konsumanto de la kaptitaĵoj de la insulo dum somero, speciale dum julio kaj aŭgusto.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads