Tabora

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tabora
Remove ads

Tabora (aŭ Tobora) estas urbo en Tanzanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma regiono kaj konsistigas unu el ties distriktoj.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tábor kaj Regiono Tabora.
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...

La koordinatoj de la urbo estas  1′ S 32° 49′ O (mapo). Ĝi havas 127.880 loĝantojn (censo de 2002).

La urbo estis fondita en 1852 de arabaj komercistoj kaj servis interalie al komercado pri sklavoj. Kiam en 1891 Germanio koloniigis la landon, ĝi igis la urbon administra centro de Germana Orienta Afriko. Post la unua mondmilito Britio transprenis la administradon.

Tabora estas fervoja nodo sur la linio DodomaoKigoma; tie ĉi debranĉiĝas linio norden al Shinyanga kaj plu al Mwanza ĉe la Viktoria Lago. La urbo posedas ankaŭ flughavenon.

Remove ads

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads