Taranto

komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Taranto
Remove ads

Taranto [taranto] estas komunumo de suda Italio. Ĝi ĉefurbas la samnoman provincon Taranto, unu el la ses provincoj de regiono Apulio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 188 098 loĝantoj. Taranto kovras areon de 249,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 753 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Avetrana, Carosino, Crispiano, Faggiano, Fragagnano, Grottaglie, Leporano, Lizzano, Massafra, Monteiasi, Montemesola, Monteparano, Martina Franca, Pulsano, Roccaforzata, San Giorgio Ionico, San Marzano di San Giuseppe kaj Statte.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Taranto (stacidomo).
Thumb

ISO

Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, Ŝtato ...

Kristana patrono estas la sankta Kataldo, irlanda monaĥo kaj episkopo de Taranto en la 7-a jarcento, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Taranto estas ĝemelita kun la franca urbo Brest, krome kun Donecko en Ukrainio, Islamabado en Pakistano, Sparta en Grekio, Moskvo en Rusio kaj Tirano en Albanio.

Remove ads

Geografio

La urbo troviĝas ĉe la Ionia marbordo, ĉe samnoma golfo.

Thumb
La Malgranda Maro de Taranto (kun siaj du basenoj) en la supra parto de la satelita foto; malsupre estas la Granda Maro kaj, ĝis la pinto apud la rando de la foto

La loko estas tre bona natura haveno, ĉar ne nur ĝi estas en la fundo de golfo, sed ĉi tie la maro kreas du golfetojn similajn al lagunoj, sed sufiĉe profundajn, nomatajn Mar Grande (Granda Maro, en la senco de "pli granda" ol la dua) kaj Mar Piccolo (Malgranda Maro). Aliri la Malgrandan Maron eblas nur per du markoloj, sude kaj norde de insulo; aldone, la Malgranda Maro enhavas du basenojn.

La centro de la urbo estas en tiu insulo.

Remove ads

Historio

La urbo estis fondita dum la 8-a jarcento a.K. de grekaj setlistoj kaj apartenis al la antikva regiono Magna Graecia.

De 1088 ĝis 1465 ekzistis aparta princlando Taranto.


Thumb
Antikvaj doriaj kolonoj de iama greka templo
Thumb
Aragona Kastelo
Thumb

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads