Tea
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tea estas bildrolulo de la universo de Rat-Man, komikso kreita de Leo Ortolani. Ŝi estas belega knabino, kiu rakontas esti filino de sciencisto kiu nomiĝas Donald Denam, profesoro kiu savis la vivon de Rat-Man por poste uzi lin kiel kobajon dum siaj eksperimentoj pri klonado.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tea (apartigilo). |
La filino de la profesoro, tamen, enamiĝinta al Rat-Man, savos lin forlasante sian patron. En la lastaj paĝoj de la bildrakonto kies ŝi estas kunĉefrolulino, Tea mortos inter la brakoj de Rat-Man refariĝante la rozon kiu ŝi estis antaŭ esti transformita de profesoro Denam (lia vera filino, Tea, aperas en la fina bildo de alia rakonto).
Tea lasos neforviŝeblan memoraĵon en Rat-Man kaj lin helpos multfoje kiel admono dum malfacilaj aŭ danĝeraj situacioj, eĉ sen vere aperi en la rakontoj. Rat-Man ofte sonĝas pri Tea, kaj dum unu aventuro en alia paralela universo li estas edziĝinta al ŝi (kaj havas eĉ filinon); en alia historio, tamen, Rat-Man aperas sin fotanta ĉe la tombo de Tea.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
