Tecámac

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tecámac
Remove ads

Tecámac estas komunumo en la meksika subŝtato Meksikŝtato (Estado de México). La ĉefurbo de la komunumo estas Tecámac de Felipe Villanueva. Ĝi havas la oficialan kodon 81 de la nacia statistika instituto.

Rapidaj faktoj Administrado, Statuso ...
Remove ads

Geografio

Tecámac situas en la nordoriento de la subŝtato, ĉirkaŭ 38,5 km norde de Meksikurbo kaj ĉirkaŭ 108 km for de la ĉefurbo de la Estado de México Toluca de Lerdo. Tecámac havas limojn kun la jenaj komunumoj: Norde estas la komunumo Tizayuca, kiu apartenas al la meksika subŝtato Hidalgo, sude estas la komunumoj Ecatepec de Morelos, Acolman kaj Coacalco de Berriozábal, oriente estas la komunumoj de Zumpango, Nextlalpan, Jaltenco, Tultitlán kaj Coacalco de Berriozábal. En la oriento estas la komunumoj de Temascalapa kaj Teotihuacán.

La geografia koordinatoj de la komunumo estas 18° 43′ norda latitudo kaj 98° 58′ okcidenta longitudo.

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la Inegi) 270 574 loĝantojn. El tiuj 132 509 viroj kaj 138 065 virinoj. La komunumo havas surfacon de 153,41 kvadratkilometroj (0.68 % de la areo de la subŝtato) kaj ĝi situas je 2260 metroj super la marnivelo.

Remove ads

Klimato

La klimato estas duonseka, kun pluvoj en somero kaj meza temperaturo de 16.4 °C (maksimume 31.5 °C, minimume: 6.5 °C) kaj jara averaĝa pluvkvanto de 635 milimetroj.

Thumb
Preĝejo de San Pedro Atzompa
Thumb
Preĝejo de Santa María Ozumbilla

Deveno de la nomo

Tecamac: La nomo Tecamac venas de la navatla lingvo. La vorto venas de tri diversaj kunmetitaj eroj:

  • Tetl : ŝtono
  • camatl : buŝo
  • co: loko

(loko ĉe la buŝo de la ŝtono)

La ĉefurbo de la komunumo havas la nomon Tecamac de Felipe Villanueva honore al muzikisto tie naskiĝinta.

Esperanto

En la komunumo Tecámac, vilaĝo Santa Maria Ajoloapán, vivas la prezidantino de Meksika Esperanto-Federacio: Mallely Martínez Mateos, kiu elektiĝis dum la nacia kongreso en Aguascalientes (urbo) en majo 2008.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads