Telesur

latinamerika plurŝtata televidkanalo From Wikipedia, the free encyclopedia

Telesur
Remove ads

Telesur (stiligita kiel teleSUR, “Televido el la Sudo“) estas plurŝtata, hispanlingva, TV-satelita sendilo en Latinameriko, kiu elsendis unuafoje je la 24-a de julio 2005, je la 222-a naskiĝtago de Simón Bolívar. La tuta nomo de la kompanio estas La Nueva Televisión del Sur C.A..

Rapidaj faktoj faka televida kanalo • televidstacio, Ĝeneralaj informoj ...

La ideo pri komuna hispanlingva televido por Sudameriko venas de la venezuela prezidanto Hugo Chávez. La televidon apogas finance ĉefe Venezuelo, sed grave kontribuas ankaŭ Kubo, Nikaragvo.

La sidejo de Telesur (la hispane televidkanalo) troviĝas en Karakaso, Venezuelo; kaj la sidejo de Telesur English (la angle televidkanalo) troviĝas en Kito, Ekvadoro.

La televido fokusas pri specifaj latinamerikaj problemoj, kulturaj, politikaj aferoj kaj ĝin traplektas kritika sinteno al la politiko de Usono rilate Latinamerikon, sinteno kiun iuj nomas antiusonismo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads