Testuduloj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Testuduloj
Remove ads

Testuduloj (Testudines) estas ordo de reptilioj, al kiu apartenas i.a. la teraj testudoj, kaj martestudoj. Foje oni ankaŭ (erare) uzas la vorton testudo, kiu estas sinonimo de la familia nomo Testudinidae kaj nomo de genro Testudo, por paroli pri ĉiuj testuduloj. En la ordo de testuduloj estas kaj vivantaj kaj formortintaj specioj; la plej fruaj testuduloj vivis antaŭ 215 milionoj da jaroj,[1] kio signifas ke la testuduloj estas unu el la plej malnovaj reptiliaj grupoj, multe pli malnova ol la lacertuloj kaj serpentoj. Vivas ankoraŭ ĉirkaŭ 300 testudulaj specioj, iuj el ili forte endanĝerigitaj. Testuduloj estas ektotermaj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
"Chelonia" de Kunstformen der Natur, Ernst Haeckel (1904) montranta sep malsamaj tipoj

Ĝenerale, testudo estas surtere aŭ enakve vivanta reptilio, kies korpon kovras korneca kaj osteca kiraso (karapaco), en kiun la besto plejofte povas entiri la kapon, voston kaj membrojn.[2]

Remove ads

Taksonomio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de testudulaj familioj.

Subordo Paracryptodira (formortinta)

Subordo Kolkaŝaj testudoj Cryptodira

  • Familio Protostegidae (formortinta)
  • Familio Thalassemyidae (formortinta)
  • Familio Toxochelyidae (formortinta)
  • Familio Cheloniidae (Verdaj martestudoj kaj parencaj)
  • Familio Dermochelyidae (Leddorsaj testudoj)
  • Superfamilio Kinosternoidea
  • Familio Dermatemydidae (Rivertetudoj)
  • Familio Kinosternidae (Kototestudoj)
  • Familio Platysternidae (Grandkapaj testudoj)
  • Superfamilio Testudinoidea (Testudoideoj)
  • Familio Haichemydidae (formortinta)
  • Familio Lindholmemydidae (formortinta)
  • Familio Sinochelyidae (formortinta)
  • Familio Emydidae (Laget-, skatol- kaj akvo-testudoj)
  • Familio Geoemidedoj
  • Superfamilio Trionychoidea
  • Familio Adocidae (formortinta)
  • Familio Carettochelyidae (Porknazaj testudoj)
  • Familio Trioniĥedoj Trionychidae (Molŝelaj testudoj)

Subordo Pleurodira (Pleŭrodiroj)

  • Familio Araripemydidae (formortinta)
  • Familio Proterochersidae (formortinta)
  • Familio Chelidae (Aŭstralia-usonaj longkolaj testudoj)
  • Superfamilio Pelomedusoidea
  • Familio Bothremydidae (formortinta)
  • Familio Pelomedusidae (Afrikaj longkolaj testudoj)
  • Familio Podocnemididae (Madagaskaraj grandkapaj testudoj kaj Usonaj longkolaj rivertestudoj)

.

.

.

Remove ads

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads