The Curious Case of Benjamin Button

usona filmo de 2008 From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

The Curious Case of Benjamin Button (La kurioza kazo de BB) estas usona fantazia romantika drama filmo de 2008 reĝisorita de David Fincher. La scenaro de Eric Roth kaj Robin Swicord estis iom bazita sur samnoma novelo de 1922 de F. Scott Fitzgerald. En la filmo stelulas Brad Pitt kiel viro kiu aĝas inverse kaj Cate Blanchett kiel lia amatino laŭ sia tuta vivo. En la filmo aperas ankaŭ Taraji P. Henson, Julia Ormond, Jason Flemyng, Elias Koteas, kaj Tilda Swinton.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...

La filmo ricevis 13 nomumojn al Oskar-premioj, el kiuj ĝi ricevis tri.

Remove ads

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La tagon en kiu la uragano Katrina alvenas al Novorleano, la maljunulino Daisy Williams estas sur mortolito en tiea hospitalo. Ŝiaflanke estas lia filino Caroline (Julia Ormond). Daisy petas al Caroline legi laŭte la taglibron de dumviva amiko, nome Benjamin Button.

Tiu taglibro de Benjamin rakontas sian tutan eksterordinaran vivon, kiel ĉefa trajto estas rara inversa maljuniĝo, kun dekomenca diagnozo kun malmultaj ŝancoj survivi. Tamen, Benjamin survivas kaj juniĝas laŭ la tempopaŝo. Abandonita de sia biologia patro Thomas Button (Jason Flemyng), post la patrino mortis naskante, Benjamin estis zorgita de Queenie (Taraji P. Henson), nigrulina servisto ĉe maljunulejo. La avino de Daisy loĝis en tiu hejmo, kiu Daisy konis Benjamin.

Estas multaj epizodoj, nome la surprizoj de apuduloj kiuj vidas la dekadencan Benjamin kiam estas nur infano kaj knabo, lia malfacila ascendo en la vivo, junuliĝo estante ankoraŭ maljunulo, maristiĝo, batalado en la Dua Mondmilito ktp. Elstaras amafero kun edziniĝinta virino en Murmansk.

Kvankam ili apartiĝis, Daisy kaj Benjamin restas en kontakto laŭlonge de siaj vivoj kaj fianĉiĝas kiam finfine ili havas la saman naturan aĝon, ĉirkaŭ 40. Ili havas filinon, sed li abandonas ilin por eviti, ke lia filino havu patron malaĝantan. Caroline gapas pro la rakontoj de la taglibro de Benjamin, ĉar dum Daisy maljuniĝas kaj alproksimiĝas al la morto, ŝia vera patro infaniĝis, eĉ bebiĝis (zorgita de Daisy) kaj mortis estante ĵusnakita bebo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Remove ads

Geaktoroj kaj roluloj

  • Brad Pitt kiel Benjamin Button
  • Cate Blanchett kiel Daisy Fuller.
  • Taraji P. Henson kiel Queenie, adopta patrino de Benjamin.
  • Mahershala Ali kiel Tiy Weathers, adopta patro de Benjamin.
  • Tilda Swinton kiel Elizabeth Abbott, amantino de Benjamin Button en Murmansk, Rusio.
  • Jason Flemyng kiel Thomas Button, biologia patro de Benjamin.
  • Elias Koteas como kiel Gatau, franca horloĝisto kiu dezainis horloĝon de la trajnstacio de Novorleano por inversa irado.
  • Julia Ormond kiel Caroline Button, biologia filino de Benjamin.
  • Jared Harris kiel la ŝipkapitano Mike Clark, patrono de Benjamin ĝis la Dua Mondmilito.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads