The History of the Decline and Fall of the Roman Empire
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
The History of the Decline and Fall of the Roman Empire (foje mallongigita al Decline and Fall of the Roman Empire) laŭvorte La Historio de la Malpliiĝo kaj Falo de la Romia Imperio aŭ La Historio de la Malkresko kaj Falo de la Romia Imperio, estas verko pri historio verkita de la angla historiisto Edward Gibbon, kiu skizas la itineron de la okcidenta civilizo (same kiel la konkeroj fare de Islamo kaj de Mongoloj) ekde la epoko de la pinto de la Romia Imperio ĝis la konkero de Konstantinopolo kaj tiel falo de Bizanco. Ĝi estis publikigita en ses volumoj. Volumo I estis publikigita en 1776 kaj ricevis ses presaĵojn.[1] Volumoj II kaj III estis publikigitaj en 1781;[2][3] volumoj IV, V, kaj VI en 1788–89.[4][5][6] La originaj volumoj estis publikigitaj en kvaronsistemo, ofta publikiga praktiko de la epoko. La verko kovras la historion de la Romia Imperio, Eŭropo, kaj la Katolika Eklezio el 98 al 1590 kaj studas la epokon de la Deklino de la Romia Imperio en la Oriento kaj Okcidento. Pro ties relativa objekteco kaj granda uzado de unuarangaj fonotoj, malkutime en la epoko, ties metodologio iĝis modelo por postaj historiistoj. Tio kondukis al fakto ke Gibbon estis nomita la unua "moderna historiisto de antikva Romo".[7]
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads