From Wikipedia, the free encyclopedia
Theodor SCHWANN [ŝvan] (n. en Neuss la 7-an de decembro 1810, m. la 11-an de januaro 1882) estis germana citologo kaj fiziologo. En 1836 li malkrovis pepsinon, grava enzimo de digesto. Li proponis la vorton "metabolo" por kemiaj aliformigoj en ĉeloj.
Li studis medicinon en Berlino, poste estis asistanto de la fiziologo Johannes Peter Müller (1834–38). Li apartigis en 1836 la pepsinon, kiu respondecas pri digestado en la stomako. Tiu estis la unua ekstraktita besta enzimo.
Li laboris en la universitato de la belgia urbo Leuven (Loveno) kiel fiziologa profesoro (1839–48) kaj analizis estiĝon de sporoj de fermentofungoj. Li venis je la konkludo, ke la fermentadon de la sukero kaj la amelo kaŭzas metabolo.
En 1839 Schwann kaj Matthias Schleiden proponis la ĉelteorion. Tiu teorio postulas, ke ĉiuj organismoj havas ĉelojn.
Li instruis en la universitatoj de Loveno, de Lieĝo (1849–79) kaj esploris tie kuntiriĝon de la muskoloj kaj strukturon de la nervoj. Li malkovris la strian muskolaron en supra parto de la ezofago.
Lian nomon portas la Schwann-ĉeloj [ŝvan-ĉeloj]).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.