Thoothukudi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Thoothukudi (tamile தூத்துக்குடி) pli frue konata ankaŭ Tuticorin estas marhavena kaj universitata urbego, ankaŭ katolika diocezo en Distrikto Thoothukudi (kie ĝi estas la distrikta sidejo), en subŝtato Tamilnado en sudorienta Barato. Ĝi estas la mara enirejo de Tamilnado.

Katedralo en Thoothukudi

Remove ads
Geografio
Thoothukudi situas laŭ Bengala Golfo en averaĝa alteco de 8 metrojn en suda parto de la lando (same de la subŝtato). Tirunelveli troviĝas 71, Maduraj 99, Nagerkoil 133, Thiruvananthapuram (kun okcidenta marbordo) 151, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 495, Mumbajo 1250, Kolkato 1849, tutlanda ĉefurbo Delhio 2180 kilometrojn (aere) .

Fiŝistoj laŭ la marbordo en Thoothukudi
Demografio
En 2011 Thoothukudi havis 237 830 da loĝantoj.
Historio
La praa urbo de Korkai (la moderna Tuticorin) estis centro de mara komerco kaj perlobredado dum pli ol 2000 jaroj, tiutempe ekzemple estis komerca rilato kun la Romia Imperio. Thoothukudi apartenis al la portugaloj ekde 1548, poste al la nederlandanoj (1658), fine al la britoj inter 1825-1947. La havenurbo ricevis municipan statuson en 1866. Libereclukto okazis jam en la frua 20-a jarcento.
Ekonomio
Ekonomio de Thoothukudi konsistas el saloproduktado, fiŝkaptado, agrikulturo, karboenergia centralo, bankado, ŝipkonstruado, komerco kaj turismo.
Religio kaj lingvoj
La ĉefa religio en Thoothukudi estas hinduismo (64.97%), poste kristanoj (30.14%) kaj islamo (4.74%). La tamila estas la plej parolita, sed uzo de la angla estas relative ofta.
Eduko
Kampuso en Thoothukudi
Universitato, kolegioj, akademio kaj instituto signifas la altan edukon en Thoothukudi.
Trafiko
Thoothukudi estas bone ligita voje kaj fervoje al la subŝtataj regionoj. La fervojo funkcias ekde 1874. La enlanda flughaveno estas hejme, la internacia en Maduraj. Enurbe ekzistas busservo. La haveno akceptas pramojn el Kolombo (urbo).
Klimato
Thoothukudi havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musono. Averaĝe pluvas jare po 621 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter oktobro-decembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 25-33 °C.

Haveno de Thoothukudi
Vidindaĵoj
- katedralo el la 16-a jarcento, malgranda baziliko kaj aliaj kirkoj
- temploj
- strando
- maraj insuloj kun rifoj kun signifaj flaŭro kaj faŭno
- festivaloj
- parkoj
Fontoj
- WikiTrans
- Templo
- Malgranda baziliko
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads