Tigriso

rivero, kiu fluas el Turkio tra Sirio kaj Irako al Persa Golfo From Wikipedia, the free encyclopedia

Tigrisomap
Remove ads

Tigriso (arabe دجلة [diĝla], turke Dicle, greke Τίγρης) estas rivero en sudokcidenta Azio, kiu komenciĝas en Turkio ĉe la Lago Van. Tigriso tuŝas nordorientan bordon de Sirio kaj fluas tra la teritorio de Irako preskaŭ paralele kun Eŭfrato. En antikveco, la ambaŭ riveroj memstare alfluadis al Persa Golfo, sed hodiaŭ ili kuniĝas je distanco 160 km-ojn de la golfo kaj faras riveron Ŝatt al-Arab, arabaj literoj: شط العرب.

Rapidaj faktoj Landoj, Akvokolekteja areo ...

Tigriso, kun 1900 km longo, estas pli malgranda ol Eŭfrato, sed estas pli grava por komerco, ĉar ĝia kanalo pli profundas. De la antikveco, la loĝantoj de Mezopotamio, uzadis la akvojn de du riveroj por irigacio de varma, seka tero.

La fekunda regiono inter la du riveroj estis nomita Mezopotamio de antikvaj Grekoj. Tie prosperadis la fruaj civilizoj de Sumero, Akado, Babilonio, Asirio. Tigriso estis ĉefa rivero de Asirio. Antikva urbo Aŝuro, de kiu estis nomita la lando, troviĝis ĉe ĝia bordo, kiel la alia pompeca urbo Ninivo. Pli poste makedona generalo Seleŭko konstruis sian ĉefurbon - Seleŭkio ĉe la Tigriso. La gravaj modernaj urboj ĉe la rivero estas Bagdado, ĉefurbo de Irako kaj Mosulo, troviĝanta en Iraka Kurdistano.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads