Tipo Ruby
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tipo Ruby (ankaŭ rubi) estas malgrandaj literoj uzataj por indiki la prononcon de ideogramoj en tipografio. Ili tipe aperas en la lingvoj kun ĉina skribo kiel la ĉina, japana, korea aŭ vjetnama. Ili estas tipe uzataj kiel elparola gvidilo por literoj relative malprecizaj. En horizontala teksto, ili ĝenerale troviĝas super la ideogramoj, sed en vertikala teksto ili troviĝas dekstre. Pro teknikaj kialoj (simile kiel esperanta surogata skribosistemo), kutima-grandecaj literoj povas esti metata ene en krampoj post la cela ĉina skribo.
![]() |
Por la Vikipedia ŝablono, bonvolu vidi la paĝon Ŝablono:Rubentipo. |
Remove ads
Ekzemploj laŭ lingvo
La japana
Jen ekzemplo de la fonetikaj japanaj karakteroj por Tokio:
- Tipo ruby estus nomata "Furigana" aŭ "Yomigana" japane.
- Kanji estas la japana nomo de ĉina skribo.
- Hiragana (rondaj kanaoj) estas plej ofte uzataj por homaj kaj lokaj nomoj; kaj en mangaoj.
- Bildolibroj por infanoj, ekzemple, uzus tipon ruby de Hiragana eĉ sur Katakana (strekaj kanaoj), kiu estas kutime lernotaj post Hiragana.
- Rōmaji estas uzataj por internacia celo, ekzemple en fervoja stacidomo.
La ĉina
Jen ekzemplo de la fonetikaj ĉinaj karakteroj por Pekino:
- Hànzì estas la ĉina nomo de sia skribo.
- Bopomofo estas uzataj en Tajvano.
- Hanyu Pinyin (ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj) estas la oficiala latiniga metodo en la Popola Respubliko Ĉinio.
La korea

Jen ekzemplo de la fonetikaj ĉinaj karakteroj por Sud-Koreio.
- Hanja estas la korea nomo de ĉina skribo.
- Hangeul estas la korea vorto por "korea alfabeto" (en Sud-Koreio; Chosŏn'gŭl en Nord-Koreio).
- La dokumento "Hunmin Jeongeum" uzas Hanja-n kaj malgrandajn Hangeul-on por tipo ruby dekstra-sube.
- Romaja signifas korean latinigatan sistemon.
La vjetnama
Jen ekzemplo de la fonetikaj vjetnamaj karakteroj por Hanojo kaj chu nom:
- Quốc Ngữ estas nuna oficiala latinskribo en Vjetnamio.
- Hán tư estas la vjetnama nomo de ĉina skribo.
- Chữ nôm estas vjetnama skribo inventita per pruntado de la principoj kaj formoj de la ĉina skribo.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Ĉina skribo
- Klasika ĉina lingvo
- Harakat: fonetika helpilo (diakritaj signoj) por legi la araban.
- Niqqud: fonetika helpilo (vokalaj punktetoj) por legi la hebrean.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads