Tito (imperiestro)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tito (imperiestro)
Remove ads

La romia imperiestro Titus Flavius Vespasianus naskiĝis la 30-an de decembro de la jaro 39 p.K. kaj mortis la 13-an de septembro de 81. Li estis la unua filo de Vespasiano kaj estris la imperion nur de la jaroj 79 ĝis 81. Lia reputacio estis pli bona ol tiu de lia frato Domiciano. Dum sia estreco okazis la fama erupcio de la vulkano Vezuvio kaj la sekva falo de prospero en la urboj kaj ripozejoj ĉirkaŭ Napolo: Herculaneum kaj Pompeii. La Triumfa Arko de Tito je la enirejo de la Roma Forumo estas por la memoro de sia triumfo super la Unua Juda-Romia Milito de la jaroj 66-70 kaj la sieĝo de Jerusalemo en 70. Dum tiu ĉi restado en Jerusalemo, li enamiĝis al Berenica el Kilikio (Beletre, tiu amo estis temo de multaj verkoj, interalie tragedio far Jean Racine Bérénice, kiu iĝis en 1999 filmo de Jean-Daniel Verhaeghe kun Gérard Depardieu kaj Carole Bouquet.) Per la konkerita oro de la detruo de Jerusalemo la flavia dinastio financis la finadon de imponaj konstruaĵoj en Romo - inter alie per la havigita mono li finis la Koloseon.

Tiu ĉi artikolo ne temas pri jugoslavia regnestro Josip Broz Tito (kromnome Tito)
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Vidu ankaŭ

Pliaj informoj Antaŭe:, Romiaj imperiestroj ...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads