Tours

komunumo en Indre-et-Loire, Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Tours
Remove ads

Tours, en esperanto Turo[1], estas grava urbo de Francio, lokita en la departemento Indre-et-Loire kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas la prefektejo de la departemento, sed ankaŭ la plej granda urbo de Centro.

Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tours (apartigilo).
Thumb
Rapidaj faktoj urbo, Ponto WilsonPonto Wilson ...

Laŭ la stato de 2023 en Turo vivis 139 259 loĝantoj sur areo de 34,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 017 loĝantoj/km², sed ĝi situas meze de urba areo entenanta pli ol 364 000 loĝantojn.

La urbo estas la historia centro de la malnova provinco Turlando (Touraine), kiun oni ofte hodiaŭ rigardas kiel la « ĝardenon de Francio » . En la franca lingvo, la loĝantoj de Tours nomiĝas Tourangeaux kaj Tourangelles. Tours estas trafluata de la Luaro, kies valo apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO. Turo estas arta kaj historia urbo ekde 1988[2].

Remove ads

Geografio

La areo de la komunumo estas granda je 34,36 km² kaj ĝia alteco varias inter 44 kaj 109 msm[3].

La Placo Jean Jaurès estas la plej centra placo de la urbo. Ĉirkaŭ ĝi staras interalie la urbodomo de Tours kaj la tribunalo (Palais de Justice).

Luaro la pli longa reviero de Francia trafluas la urbon.

Ĉirkaŭaj lokoj

Jen estas la samlimaj komunumoj de Turo[4] :

Transporto

La eksa tramo de Tours estas malaperinta transportsistemo kaj reto de tramoj, kiuj komunikigis la diversajn kvartalojn de Tours kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn de 1877 ĝis 1949. La tramreto estis forte damaĝita dum la Dua mondmilito kaj tute ĉesis funkcii en 1949. Ĝin tiam mallonge anstataŭis la trolebuso de Tours ĝis 1968.

La Trolebuso de Tours estas eksa publika transportsistemo de la franca komunumo Tours, ĉefurbo de la departemento Indre-et-Loire. Ĝi ekspluatis apartan specon de surpneŭmatikaj, elektraj veturiloj konataj kiel «trolebusoj» (france trolleybus). La reto komunikigis la diversajn kvartalojn de Tours kaj tri proksimajn komunumojn: La Riche okcidente, Saint-Cyr-sur-Loire norde kaj Saint-Pierre-des-Corps oriente.

Ĉirkaŭvojo kaj aŭtovojoj

Thumb
Aŭtovojoj kaj vojoj ĉirkaŭ Turo

Turo havas ĉirkaŭvojon, kiu nur duone ĉirkaŭas la urbon. Krome, 3 aŭtovojoj pasas apud Turo : la aŭtovojo A 10, la aŭtovojo A 85 kaj la aŭtovojo A 28.

Stacidomo

La stacidomo de Tours kaj la stacidomo de Saint-Pierre-des-Corps estas gravaj stacidomoj. Turo estas ligita kun Parizo per la trajn-linio LGV Atlantique (TGV).

Flughaveno

Estas civila kaj militista flughaveno lokita en la komunumoj de Tours kaj de Parçay-Meslay.

Remove ads

Historio

En 1920, dum la fama kongreso de Tours splitiĝis la Socialista Partio inter komunistoj kaj socialistoj

Thumb
Katedralo de Tours

Listo de la urbestroj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Tours france.

Listo de la urbestroj de 1945

Pliaj informoj Datoj de mandato, Nomo ...

Vidindaĵoj

Tours estas klasigfikita Arta kaj historia urbo de Francio. Ĝi enhavas 50 parkojn kaj ĝardenojn. Ĝi gajnis plurfoje la urban florkonkurson, iam en 2000, 2003, 2006 kaj 2009.

Servoj

Demografio

La komunumo nombris 137 850 loĝantojn en 2020.

Loĝantara evoluo
193119361946195419621968197519821990199920062012
78 58583 75380 04483 61892 944128 120140 686132 209129 509132 820136 942134 978
Ekde 1962 ĝis 1989, loĝantaro sen duoblaj kontoj ; poste : municipa loĝantaro
(Fontoj : Ldh/EHESS/Cassini ĝis 1999[5]; INSEE ekde 2004[6][7])
Remove ads

Famuloj

Publikaj servoj

Artoj

Sciencistoj

Remove ads

Esperanto

En Turo okazis dufoje kongreso de SAT-Amikaro, en 1949 kaj 1962.

Ekzistas Esperanta Kultur-Centro de Turlando en Turo mem (sidejante ĉe Maison des Sociétés Halles de Tours, place Gaston-pailhou), kiu okazigas ĉiulunde kursojn en la urbo (en 2011).

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads