Traverse City (Miĉigano)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Traverse City (Miĉigano)
Remove ads

Traverse City (/ˈtrævərs ˈsɪti/ aŭ surloke /ˈtrævər.sɪti/) estas urbo en la usona subŝtato Miĉigano. Ĝi estas la kantona sidejo de la kantono Grand Traverse,[1] kvankam malgranda parto etendiĝas al la kantono Leelanau. Ĝi estas la plej granda urbo en la 21-kantona regiono Norda Miĉigano. La loĝantaro estis de 14 674 personoj en la popolnombrado de 2010, kaj 143 372 en la mikropola areo de Traverse City.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...

La areo de Traverse City estas la plej granda produktanto de acidaj ĉerizoj en Usono, kalkulita en 2010.[2] Je la epoko de la ĉerizrikoltado, la urbo gastigas la ĉiujaran semajn-longan festivalon National Cherry Festival en la unua kompleta semajno de julio, kio altiras proksimume 500 000 vizitantojn ĉiujare.[3] La ĉirkaŭa kamparo produktas ankaŭ vinberojn, kaj estas unu el la centrojn de vinproduktado en la Usona Mez-Okcidento.[4] Turismo, kaj somere kaj vintre, estas alia ŝlosila ekonomia sektoro. La areo de Traverse City enhavas variajn naturajn altiraĵojn, kiel nesalakvajn strandojn, vitejojn, Nacian Lagobordon, deklivajn areojn por skiado, kaj nombrajn us arbarojn.[5] En 2009, TripAdvisor nombris Traverse City en la dua rango de malgrandaj urbetoj kiel veturdestinado en Usono.[6] En 2012, la urbo estis listigita inter la 10 plej bonaj lokoj por retiriĝi en la lando fare de country by U.S. News & World Report.[7]

Remove ads

Notoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads