Travivaĵoj de Ro. Ŝo.
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Travivaĵoj de Ro. Ŝo.[1][2] [3] estas aŭtobiografia verko de la angla esperantisto Richard Sharpe. La verko estas eldonita de Brita Esperanto-Asocio el Londono en la jaroj 1913 kaj 1914, kaj ampleksas 93 paĝojn.
La verko estas iom interesa unue ĉar L. L. Zamenhof opiniis pri ĝia lingva korekteco kaj due ĉar aperas sur ĝia kovrilo krokodilo, eble unu el la unuaj aludoj al krokodili en esperantista medio.
La mono de vendo de la verko estis oferita al organizo de blinduloj, ĉar la aŭtoro estis blinda. La eldonrajtoj estis donacitaj per testamento de la aŭtoro al BEA.
Remove ads
Dua Eldono
Pri la dua eldono diris la aŭtoro
![]() |
|
Remove ads
Zamenhof kaj la libro
En la "Travivaĵoj de Ro. Ŝo." (pĝ. 89) Zamenhof deklaras sin ĝisostulo: Al tiuj, kiuj havas okulojn kaj volas vidi, kiuj havas orelojn kaj volas aŭdi, mi donos amikan ... konsilon: Penadu, kiom eble, atingi unuecon kaj egalecon, kiel pri la elparolado, tiel ankaŭ pri la vortaro kaj esprimmaniero.
Pri la lingvaj opinioj de Zamenhof en la verko, diras Walter Lippmann[4]
- Mi mem ricevis scion nur pri du prilingvaj korespondoj de Dro Zamenhof, nome 1. pri unu karto, sendita la 8. X. 1910 al sro Max Butin (Godesberg), en kiu li deklaris, ke "vipuro" en la Fundamenta Vortaro estas preseraro anstataŭ "vipero", kaj 2. pri diversaj respondoj donitaj al sro Richard Sharpe (Torquay). Tiu samideano sendis en la jaro 1913 al Dro Zamenhof aron da demandoj en tia formo, ke li bezonis respondi per nur malmultaj vortoj. Jen ekzemploj el tiu korespondo:
- En egala maniero Dro Zamenhof donis klarigojn pri la signifo de la vortoj "konsideri", "propre" k. a., pri la uzo de la refleksiva pronomo en specialaj kazoj, esprimis sian preferon por la formoj "asociito" anstataŭ "asociinto", "transloĝiĝi" anstataŭ "transloĝi", "en estonta tempo" aŭ "en la estonteco" anstataŭ "estonte", "en la direkto" anstataŭ "en la direkton" k. t. p. Krom tio Dro Zamenhof esprimis sian aprobon al la (dekunu) diversaj prilingvaj konsiloj, kiujn sro Sharpe estis doninta en sia libro: Travivaĵoj de Ro. Ŝo. London 1913, pĝ. 90-93. Do oni rajtas rigardi ankaŭ tiujn konsilojn kiel Zamenhofajn almenaŭ laŭ ilia enhavo, tiom pli, ĉar kelkaj el ili estas bazitaj sur la Zamenhofa lingvo-uzo, kaj kelkaj eĉ nur reatentigas pri tio, kion Dro Zamenhof mem estis jam aliloke dirinta. El tiuj Sharpe-aj konsiloj mi citas kiel precipe rimarkindajn (mallonge): Oni preferu "renkonte" kaj "returne" al "renkonten" kaj "returnen"; evitu "ajn" post "iu, ia, ..." kaj la akuzativon post "ĉe"; diru "same kiel" (ne "ol") kaj "nenio krom" (ne "ol"); ne uzu "sugestii" en la senco de "proponi, rekomendi, konsili".
Remove ads
Recenzoj
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|
Remove ads
Bildaro
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads