Triglav

From Wikipedia, the free encyclopedia

Triglav
Remove ads

Triglav (itale monte Tricorno, germane Terglou) estas la plej alta monto de Slovenio (2864 m) en la Juliaj Alpoj.

Rapidaj faktoj monto • plej alta punkto ...
Thumb
La „trikapa” Triglav

Ĝia nomo venas de la trikapa slava Dio.

Thumb
La monto Triglav sur la slovenia monero de 0,50 €

La monto estas la nacia simbolo de la slovenoj, ĝi aperas en la nacia flago kaj blazono. De tie venas la legendo pri la orkorna virĉamo (Zlatorog), kiu nun estas konata biermarko.

Post ĝi estis nomumita la Nacia Parko Triglav, en kies centra parto situas la monto.

La unuaj, kiuj atingis ties pinton estis Luka Korošec, Matija Kos, Štefan Rožič kaj Lovrenc Willomitzer en 1778. La unua virino estis la 20-jar Rozalija Škantar en 1870.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads