Trilobuloj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Trilobuloj
Remove ads

TrilobulojTrilobitoj (latine Trilobita) estas klaso de formortintaj artropodoj.

Thumb
La tri loboj de trilobulo
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

La plej fruaj fosiloj de Trilobitoj apartenas al Kambrio (antaŭ ĉ.500 milionoj da jaroj), la plej malfruaj al Permio (antaŭ ĉ.250 milionoj da jaroj)

Remove ads

Etimologio

La latina vorto Trilobita devenas de la prefikso tri- (tri) kaj de la vorto lobum (lobo), do Trilobita signifas enhavantaj tri lobojn. La esperanta traduko "Trilobuloj" retenas la originan signifon.

Aspekto

Thumb
La tri sekcioj de trilobulo

La korpo de la trilobuloj enhavas tri lobojn: centran, dekstran kaj maldekstran. Aldone, la korpo enhavas tri partojn: antaŭan, centran kaj malantaŭan. Nur la centra parto (torako) estas dividata en segmentoj (ĝis 60), al kiuj estas kunligataj la kruroj.

La trilobuloj estis malgrandaj bestoj. Kutime ili estis longaj kelkajn cm aŭ malmultajn dm; la plej granda fosilo trovita ĝis nun (Isotelus rex) estas longa ĉ.70 cm kaj larĝa ĉ.40 cm.

Remove ads

Ekologio

La trilobuloj vivis sur la fondo de la oceanoj kaj de la maroj; ili estis bentosaj vagantaj bestoj. Oni supozas ke kelkaj trilobuloj kapablis ankaŭ naĝi.

La ĉeesto de okuloj en preskaŭ ĉiuj trilobuloj montras ke la trilobuloj vivis kutime en malgranda profundo, atingebla de la suna lumo, eble ĝis 100 aŭ 200 m. Kelkaj specioj (nome la blindaj specioj) verŝajne adaptiĝis al abismoj.

Malfacilas kompreni el fosiloj kion kaj kiel la trilobuloj manĝis. Supozeble, kelkaj estis predistoj kaj kaptis ĉefe marajn vermojn; aliaj manĝis nur mortintajn bestojn; aliaj plue eble manĝis mikroorganismojn.

Ovoj kaj larvoj

Tre verŝajne la trilobuloj demetis ovojn, sed la fosiloj ne donas klarajn informojn prie.

Oni trovis plurajn fosilojn de larvoj de trilobuloj. En la unua stadio, la larvo estis tre malgranda (malpli ol 1 cm), senkrura kaj ronda.

Thumb
La kreskostadioj de trilobulaj larvoj

Evoluo

Ĉiuj 9 ordoj de trilobuloj, krom unu (Phacopida), aperis dum Kambrio (4 ordoj jam dum frua Kambrio).

La trilobuloj estis abundaj ĝis la fino de Devonio, kiam granda amasestingo okazis, formortiganta ĉirkaŭ 60% (eble 80%) de la specioj tiam vivantaj. Pri trilobuloj, nur unu ordo (Proetida) pretervivis ĝis Permio.

Referencoj kaj eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads