Tripsino

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tripsino
Remove ads

Tripsino estas unu el la pankreataj fermentoj. Ĝi estas protein-malkonstrua enzimo, kiu havas elstaran rolon en digestado de la proteinoj.

Thumb
Tripsino-1 tetramer, Human.

Ĝi estas tre specifa enzimo, ĉar ĝi disligas nur tiujn peptidajn ligojn per hidrolizo, kie la arginino kaj lizino partoprenas per siaj karboksilgrupoj.

La promaterialo de la tripsino estas la neaktiva tripsinogeno, kiu troviĝas en la „acinus”-ĉeloj de la vertebrula pankreato. La tripsinogeno aktiviĝas en la intesta sistemo parte je efiko de la enterokinazo, parte aŭtokatalize. Dum la aktiviĝo disfendiĝas peptida ligo kaj liberiĝas acida heksapeptido. La proceson karakterizas ankaŭ la ŝanĝiĝo de la optika turnigemo.

Ĝi havas la molekulomason de 24.000.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads