Tukso

pingvenoforma marko de la mastrumilo-kerno Linux From Wikipedia, the free encyclopedia

Tukso
Remove ads

Tukso (angle: Tux [taks]) estas bone nutrita, feliĉa, rondkorpa pingveno kaj la maskoto de la libera mastrumsistem-bazo Linukso. La nomon proponis James Hughes, mallongigante el Torvalds Unix. Bazo de tiu ideo estas supozeble, ke pingvenoj laŭaspekte ŝajnigas porti smokingon (en la angla: tuxedo, [tʌkˈsiːdoʊ]).

Temas pri... “Tux” alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri la fama pingveno de Linukso. Por informoj pri aliaj signifoj de Tux, vidu la artikolon TUX.
Rapidaj faktoj maskoto • antropomorfa pingveno • rolulo de videoludo, Kreita de ...
Thumb
Tukso, la Linuksa pingveno.
Remove ads

Historio

En junio 1996 Linus Torvalds anoncis ke Linukso havu emblemon: la pingvenon. La decido kreskis el vojaĝo tra Aŭstralio, 1993: Torvalds vizitis akvariejon kaj tie sentis grandan simpation pri la "Fea"-pingvenoj, kiu sekve mordetis lin . 1996, serĉante "belan" emblemon, li tuj pensis pri la pingvenoj. Sed post la deklaro kelkaj homoj ne kredis ke malgranda, dika pingveno povus esprimi la elegantecon de Linukso. Kelkaj rekomendis alian, nome vulpon. Torvalds sin defendis per la argumento[mankas fonto]:

Citaĵo
 Verŝajne vi ankoraŭ ne vidis ĉagrenan pingvenon kiu alŝtormas per pli ol 100 mejloj pohore. 

La originan Tukso-grafikaĵon kreis Larry Ewing per la libera grafik-programo GIMP, kaj li kun tiu kondiĉo permesis la uzon:

Citaĵo
 Permission to use and/or modify this image is granted provided you acknowledge me lewing@isc.tamu.edu and GIMP if someone asks.   Oni rajtas uzi kaj/aŭ modifi tiun bildon. Kondiĉo: Se iu demandas, oni devas nomi ke mi – lewing@isc.tamu.edu – estas la kreinto, kaj devas indiki la programon GIMP 
 Larry Ewing[1]

Jeff Ayers diras ke Torvalds havis «fiksiĝon al ne-flugkapablaj, dikaj akvobirdoj», kaj Torvalds raportas ke pingveno lin mordetis kaj tiel lin infektis per «pingvenitiso» – «pingvenitiso kaŭzas ke vi nokte maldormas por pensi nur pri pingvenoj, kaj ke vi sentas fortan simpation pri ili.» Tiu «malsano» kompreneble estas nura ŝerco, sed ke lin mordetis pingveno okazis reale.

Tukso iĝis simbolo por Linukso kaj por la socio je liberaj programoj. La brita grupo de Linukso-uzantoj eĉ adoptis kelkajn pingvenojn de la zoolgia ĝardeno en Bristol.

En sia biografio Just for Fun Linus Torvalds skribas:[mankas fonto]

Citaĵo
 Sed Torvalds ne volis iun ajn pingvenon. Lia pingveno aspektu feliĉa, samkiel ĵus ĝuinta grandan bieron kaj plej bonan seksumadon de sia vivo. [...] Li estu unika. Tial [...] la Linukso-maskoto havas oranĝkoloran bekon kaj oranĝkolorajn piedojn, do aspektas samkiel pingveno kies patrino estis anaso. Samkiel Daisy DUCK dum tra-antarktika ŝipvojaĝo sendeciĝis kaj havis sovaĝan seksumad-aventuron kun indiĝena plumbesto. 

Hodiaŭ la kompjutilistoj ekkunligas la imagon de pingveno kun Linukso; oni ofte aŭdas diraĵon: «Kio malkapablas flugi malkapablas kraŝi» – do, Tukso samtempe indikas la stabilan, malkolapseman funkciadon de Linukso.

Remove ads

Libraro

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads