Universitato de Kalifornio en Berkelio

publika universitato en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato de Kalifornio en Berkelio
Remove ads

La Universitato de Kalifornio en Berklio (angle Berkeley [Berkli]) aŭ UCB (la angla mallongigo), usona universitato, estis la unua kaj la plej granda el la terenoj de la Universitato de Kalifornio. Berklio eble estas la plej bona publika universitato en Usono, sed ĝi estas granda kaj burokrata. Berklio estas en norda Kalifornio, 20 minutojn oriente de Sanfrancisko trans la golfeto, kaj unu horo norde de Silicia Valo. Ĝi grave rolis en komputiko kaj en la radikala studenta politiko de la 1960-aj jaroj. En 1964 tie estis la centro de la usona studenta ribelo "Free Speech Movement".

Rapidaj faktoj moto, Informoj ...

La loka rivalo de Berklio estas la privata universitato Stanford, kiu estas sude de Sanfrancisko en la urbo Palo Alto.

La ĉefa strato de Berkeley estas Telegraph Avenue, la ĉefa placo estas Sproul Plaza.

En la universitato de Berkeley, la komputilaj programigaj lingvoj BSD kaj Tcl estis inventitaj. La kemiaj elementoj Berkelio kaj Kaliforniumo, kiuj estis eltrovitaj ĉi tie, estis nomitaj honore al la universitato.

La urbo Berkeley (Kalifornio) ricevis sian nomon laŭ la filozofo George Berkeley, en kies honoro estis nomita la universitato ĉirkaŭ kiu disvolviĝis la urbo mem.

Remove ads

Elektitaj famuloj

Diplomitoj: Andrea Bodó, Imre Galambos, Bill Joy, Ágnes Kovács (naĝisto), Gregory Peck, Botond Roska, Ervin Somogyi, Ken Thompson
Ne-diplomitoj: Jack London
Instruistoj: László Baránszky, Lóránt Czigány, Vilmos Fellner, Eric Hoffer, Alexander Kaun, Botond Kőszegi, Magda Salacz, John Searle, Richard Taruskin.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Thumb
La librejo Doe de UCB
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads