Universala Esperanto-Asocio

internacia organizaĵo de esperantistoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Universala Esperanto-Asocio

Universala Esperanto-Asocio (UEA), fondita la 28-an de aprilo 1908, estas la plej granda internacia ne-registara organizo de parolantoj de Esperanto, kun 5501 individuaj membroj en 121 landoj (laŭ la Jarlibro de UEA de 2016) kaj en oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Aldone al proksimume ses mil individuaj membroj, aliĝis en UEA 72 landaj Esperanto-asocioj kun sume 9215 membroj el 72 landoj (laŭ la Jarlibro de UEA 2016).

"UEA" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon UEA (apartigilo).
Rapidaj faktoj Komenco, Antaŭe ...
Universala Esperanto-Asocio
Universala Esperanto-Asocio
emblemo
La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo
La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo
ne-registara organizaĵo
Esperanto-eldonejo
esperanto-organizaĵo
neprofitcela organizaĵo
Komenco 28-a de aprilo 1908 vd
Antaŭe Internacia Esperanto-Ligo vd
Geografia situo 51° 54′ 50″ N,  27′ 52″ O (mapo)51.9138888888894.4644444444444
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Roterdamo, Nederlando
Situo Roterdamo
Universala Esperanto-Asocio (Nederlando)
Universala Esperanto-Asocio (Nederlando)
DEC
Universala Esperanto-Asocio
Tipo asocio
Fondinto(j) Hector Hodler vd
Lingvoj

Esperantovd

Posedatoj Biblioteko Hector Hodler vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo vereniging
vdr
Fermi

Celoj

La celaro de UEA estas:[1]

  1. Disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;
  2. Agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
  3. Plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
  4. Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Strukturo

UEA havas kaj individuajn membrojn, kiuj registriĝas centre en Roterdamo, Nederlando kaj aligitajn membrojn, kiuj estas la membroj de la aliĝintaj Landaj Asocioj.

Estraro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Estraro de UEA.

La Estraro de UEA estas la plej alta gvida organo de la asocio, elektita de la Komitato de UEA. Al la Estraro apartenas ankaŭ la prezidanto, la vicprezidantoj kaj la Ĝenerala Sekretario.

Lastaj estraroj:

Komitato

La Komitato estas la supera gvid-organo de UEA. Ĝi havas la rajton fari ĉiujn decidojn pri la direkto de la agado kaj pri unuopaj agadoj. Ĝi ankaŭ rajtas fari ĉiujn decidojn pri administrado, financaj planoj, ktp. La komitato kunsidas ĉiujare dum la Universala Kongreso kaj laboras perpoŝte dum la cetero de la jaro. La komitatanoj havas trijaran oficperiodon. En la Komitaton oni eniras je tri malsamaj vojoj:

  • Komitatano A: la plej granda grupo, kiel reprezentanto elektita de aliĝinta Landa Asocio aŭ faka asocio;
  • Komitatano B: kiel reprezentanto elektita de la Individuaj Membroj;
  • Komitatano C: la jamaj komitatanoj A kaj B rajtas alelekti certan nombron da pliaj komitatanoj kun aparte bezonataj spertoj
  • Komitatanoj de UEA

Komitato de UEA 2016-2019

Komitato de UEA 2013-2016

Komitato de UEA 2010-2013

Komitato de UEA 2007-2010

Komitato de UEA 2004-2007

Komitato de UEA 2001-2004

Komitato de UEA 1989-1992

Komitato de UEA 1983-1986

Komitato de UEA 1950-1953

Komitato de UEA 1947-1950

Komitato de UEA 1920-1924

Komisiono kaj Komisiitoj

La Komitato kaj la Estraro estas helpataj pri apartaj problemoj de komisionoj kaj komisiitoj, kiuj rajtas esti ankaŭ ne-komitatanoj.

Turnu unue vin al ili se vi havas proponon aŭ problemon pri unu el la sekvaj laborkampoj.

La komisionojn pri elektoj, financo kaj statutoj de Landaj kaj Fakaj Asocioj nomumas la Komitato, aliajn la Estraro. Por gravaj laborkampoj sen komisiito estas menciita la koncerna estrarano.

S-ro Osmo Buller (Nederlando)

S-ro Nico Huurman (Nederlando)

S-ro Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr. (Brazilo)

S-ro Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio)

Honoraj oficoj

Ĝenerala direktoro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝeneralaj Direktoroj de UEA.
Thumb
Martin Schäffer, Ĝenerala Direktoro de UEA ekde 2018

La ofico de Ĝenerala Direktoro de UEA havis diversajn nomojn dum la historio. Ekde 1980 oni nomas per tio la ĉefan dungiton de Universala Esperanto-Asocio.

Oficejoj kaj Institucioj

Oficejoj

La Centra Oficejo de UEA estas en Roterdamo. Tie rezidas oficiale ankaŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ("TEJO"). Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekzemple la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj (ekde 1977), kaj la Afrika Centro (ekde 2001). Nun nur historiaj estas la Serva Centro en Ĝenevo (1947–1960 kaj 1980), la Grafika Centro Antverpeno kaj la Scienca Eldona Centro en Budapeŝto.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Centra Oficejo de UEA.

Institucioj

Fondaĵoj de UEA

Oficistoj Arkivigite je 2019-04-21 per la retarkivo Wayback Machine

Volontuloj

Premioj kaj omaĝoj

Junulara sekcio (TEJO)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA, por membroj malpli ol 30‑jaraj. TEJO havas propran strukturon kun Komitato kaj Estraro.

Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson (IJK) ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo.

Membraro

Thumb
Landoj laŭ absoluta nombro da individuaj membroj de UEA dum 2020
  •      1–100 membroj
  •  101–200 membroj
  •  201–300 membroj
  •  301–400 membroj
  • Thumb
    Landoj laŭ elmiliona nombro da individuaj membroj de UEA dum 2020
  •  po < 0.5 membroj el miliono
  •  po 0.5–0.9 membroj el miliono
  •  po 1 membroj el miliono
  •  po 2–3 membroj el miliono
  •  po 4–5 membroj el miliono
  •  po 6–9 membroj el miliono
  •  po 10+ membroj el miliono
  • Thumb
    Individuaj membroj ekde 1979 ĝis 2019
    Pli detalajn informojn legu en la artikolo Membronombroj de UEA

    Post la dua mondmilito UEA nomis la ĝistiamajn membrojn "Individuaj Membroj". Oni akceptis Landajn Asociojn kaj nomis ties membrojn "Aligitaj Membroj" (pere de la Landaj Asocioj). Dum 1949–1955 kaj poste, estis unue malpermesite kaj poste malfacile organizi Esperanto‑asocion en la plej multaj landoj de orienta Eŭropo; iom post iom la orientaj asocioj fine rajtis aliĝi al UEA (la soveta en 1989). En la 1970aj povis aliĝi pluraj sudamerikaj Landaj Asocioj, en la 1980aj kaj 1990aj komencis veni afrikaj.

    La nombro de individuaj membroj variis en la centjara historio plej ofte inter kvin mil kaj ok mil membroj, kun pintoj fine de la 1920aj jaroj kaj malpintoj precipe dum kaj post la du mondmilitoj. En la 1960aj ĝis 1980aj jaroj, UEA havis multe da aligitaj membroj el orienta Eŭropo; tiuj nombroj rapide malkreskis post 1989.

    Membro-kategorio.

    La Asocio konsistas el:

    1. aligitaj membroj (AM), aligitaj de la landaj asocioj aliĝintaj al UEA;
    2. individuaj membroj, individue enlistigitaj de UEA
    3. honoraj prezidantoj kaj honoraj membroj, nomitaj laŭ reguloj fiksitaj en la regularoj de la Asocio;
    4. membroj de la Honora Patrona Komitato, nomitaj laŭ aparta regularo.

    La akcepto de la aligitaj membroj okazas pere de la aliĝintaj landaj asocioj. Aliajn kondiĉojn de aliĝo kaj membreco fiksas la Ĝenerala Regularo kaj aliaj regularoj.

    Landaj asocioj

    Por aliĝi al UEA la kondiĉoj por landa Esperanto-asocio estas, ke ĝi plenumas la kondiĉojn priskribitajn en la Ĝenerala Regularo, ke ĝi estas asocio laŭorde organizita kaj vaste malfermita al la civitanoj de sia lando, sen ekskluzivoj pro politika aŭ religia sinteno aŭ pro raso, lingvo aŭ sekso, kaj ke ĝi skribe konfirmas sian pretecon respekti la Statuton kaj regulojn de UEA, precipe ĝiajn celojn kaj ĝian neŭtralecon. Landa asocio pagas por ĉiu sia membro, kiu ne estas individua membro de UEA, jaran kotizon difinitan de la Komitato.

    Kondiĉo por daŭra aliĝinteco estas, ke la Komitato restas kontenta pri plenumo de la jam difinitaj kondiĉoj kaj deklaro.

    Principe UEA akceptas el unu regno nur unu landan asocion, sed la Komitato rajtas akcepti plurajn.

    Fakaj Asocioj

    Internaciaj fakaj Esperanto-asocioj neŭtralaj povas aliĝi al UEA laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Ĝenerala Regularo[2].

    Kunlaboraj Organizoj

    • Esperanto-asocioj

    Kun Esperanto-asocioj, kiuj ne plenumas la kondiĉojn priskribitajn en art. 13 kaj 14 de la Statuto de UEA(sed respektas la homajn rajtojn kiel difinitajn en art. 5 de la Statuto de UEA) aŭ kiuj ne deziras formale aliĝi al UEA, la Estraro povas fari kontraktojn pri komuna agado, interŝanĝoj de servoj ktp. Por esti validaj, tiuj kontraktoj bezonas la aprobon de la Komitato, kiu rajtas starigi specifajn kondiĉojn per apartaj regularoj. La kontraktoj estu konformaj al la principoj esprimitaj en art. 5.de la Statuto de UEA.

    • Neesperantaj organizaĵoj

    La Asocio povas fari kontraktojn, laŭ la kondiĉoj priskribitaj en art. 15 kun neesperantaj organizaĵoj.

    Eldonaĵoj de UEA

    Thumb
    Statuto kaj Regularoj de Universala Esperanto-Asocio, 1968.

    Statuto kaj Regularo de UEA

    Statuto de UEA

    Regularo de UEA

    Universala Kongreso de Esperanto

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Universala Kongreso de Esperanto.

    La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la 8-a kongreso (1912) oni nomis ĝin "Internacia", ekde la 9-a (1913) "Universala". UEA okazigas la kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. Kongresano estas persono, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon. Kvankam la programo varias de jaro al jaro, ekzistas eroj, kiuj havas tre longan tradicion, kelkaj venas jam de la unua aŭ dua kongreso.

    Libroservo de UEA

    Libroservo de UEA

    Elŝultelbaj libroj de UEA

    Libroservo de Esperanto

    Historio de UEA

    Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de UEA.

    Fine de 1907, Hector Hodler kaj aliaj esperantistoj komencis konstrui organizaĵon por antaŭenigi Esperanton pere de praktikaj servoj. La 28‑an de aprilo 1908, ili konstatis sufiĉan subtenon por fondi "Universalan Esperanto‑Asocion", kaj tiu tago estas nun konsiderata la naskiĝtago de UEA.

    Grava disputo inter UEA kaj la naciaj societoj estis la demando, kiu reprezentu la movadon al ekstero kaj kiu pagu kaj decidu pri komunaj taskoj de la tuta movado. Post la Helsinko‑sistemo de 1922 oni fine trovis en la Interkonsento de Kolonjo en 1933 jenan kompromison: UEA fariĝos la tegmento de la tuta neŭtrala movado, sed la plej multajn komitatanojn fakte sendis la aliĝintaj Landaj Asocioj.

    Ĉar minoritato ĉirkaŭ eksprezidanto Eduard Stettler kaj eksdirektoro Hans Jakob estis elkore kontraŭ la kolonja kompromiso, okazis en 1936 Skismo en la Esperanto-movado: la plej multaj estroj, membroj, kaj Landaj Asocioj forlasis UEA kaj transiris al nove fondita Internacia Esperanto‑Ligo. La "resto" nomiĝis Ĝeneva UEA. En 1947 la Ĝeneva UEA kaj IEL kuniĝis al tiel nomata kunfandita UEA. La nuntempa UEA estas jure tiu nova UEA de 1947, la nuntempa Statuto de UEA registriĝis en 1980.

    Aktivecoj de UEA

    Universala Esperanto-Asocio celas, laŭ la Statuto el 1980, disvastigi la uzadon de Esperanto, agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj kaj "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj".[1]

    La precipaj konstantaj laboroj de UEA estas:

    • Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500–3000 homoj.
    • Ĉiujare UEA observas la Tagon de Homaj Rajtoj, la 10-an de decembro, kune kun alia grava dato: la 15-a de decembro, kiam naskiĝis L. L. Zamenhof (1859-1917), la kreinto/iniciatinto de Esperanto[3].
    • UEA estas eldonejo kaj havas la plej grandan perpoŝtan Esperanto‑libroservon en la mondo kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj.
    • Biblioteko Hector Hodler estas unu el la plej grandaj Esperanto‑bibliotekoj, kun la Arkivo de UEA.
    • UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.
    • UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto‑movado, nomata Jarlibro.
    • UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.
    • En 2008, okaze de sia 100‑jariĝo kaj de la 60a datreveno de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj, UEA organizis Internacian simpozion pri: "Aktuala stato de la lingvaj rajtoj en la mondo", ĉe Unuiĝintaj Nacioj, en Ĝenevo (la 24‑an de aprilo 2008).
    • Ekde 2014, okazigas serion da seminarioj pri Aktivula Maturigo por fortigi la movadan evoluigon.
    • Krome ekzistas specifaj komisionoj por disvastigi Esperanton en kelkaj partoj de la mondo, ekzemple la Afrika Komisiono de UEA kaj la Azia Komisiono de UEA. Ili ambaŭ eldonas bultenojn, nome Esperanto en Afriko kaj Esperanto en Azio.
    • Strategia Plano de UEA estas dokumento periode verkita por direkti la laborojn de UEA.

    Rilatoj

    Landaj Asocioj de UEA

    UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas aliĝintaj, simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la Komitato. La plej multaj havas nur kunlaboran kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj neneŭtralaj asocioj kiel ekzemple la religiaj.

    • UEA kun UN kaj Unesko

    Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) pere de aktiva rilato al la ISO‑komitato pri terminologio (ISO/TC 37). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio. Cetere, la 10‑an de majo 2011, UEA kaj la Internacia informejo por terminologio (Infoterm) subskribis Interkonsenton pri kunagado, ties celoj estas interalie interŝanĝi informojn, subteni unu la alian kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj en la kampo de terminologio kaj pere de kiu UEA iĝus Asocia Membro de Infoterm.

    UEA en Interreto

    UEA en Vikipedio

    UEA uzas Vikipedion ekde 2003 laŭ iniciato de Renato Corsetti, tiama prezidanto. Vikipedio enhavas informojn pri:

    Sidejo de UEA

    Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando

    Referencoj

    Literaturo

    Eksteraj ligiloj

    Loading related searches...

    Wikiwand - on

    Seamless Wikipedia browsing. On steroids.