UK 1989

74-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia

UK 1989
Remove ads

La 74-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1989 en la marborda feria urbo Brajtono de Britio. Ĝi havis 2280 partoprenantojn el 55 landoj.[1]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj
Thumb
emblemo de la UK 1989

Kadre de ĝi al Universala Esperanto-Asocio aliĝis la Landaj Asocioj Sovetrespublikara Esperantista Unio, Litova Esperanto-Asocio kaj Latvia Esperanto-Asocio. Inter la kulturaj eventoj menciindas prezento de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de Tennessee Williams fare de la aktora grupo Kia Koincido - pri ĝi ekzemple detale raportis la renoma brita gazeto The Guardian.

La Alta Protektanto estis Harold Wilson, tiama ĉefministro de Britujo. John C. Wells estis prezidanto de la L.K.K.[2] Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.

La kongresa temo estis "Lingvo kaj egaleco en internacia komunikado" zorge de John Wells.

Remove ads

Prelegoj

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Speciala programero estis debato pri Esperanto kaj la angla lingvo (La internacia lingvo-problemo:ĉu solvota per Esperanto, aŭ per la angla?). Defendis Esperanton John Wells kaj la anglan John Honey.[3]

Ege ambicia estis la programo de la Internacia Kongresa Universitato, kies rektoro estis Richard H. Osborne. Nome prelegis Ingo Hofmann (Transe de la atom-epoko), Erich-Dieter Krause (Ĉu Esperanto devas pliriĉigi sian vorttrezoron?), Marjorie Boulton (Iris Murdoch), Bengt-Arne Wickström (Merkato aŭ pleno: kiel organizi la ekonomion?), Janko Ŝtruc (Fortiĝanta rolo de merkato en jugoslavia ekonomio), Petr Chrdle (Problemaro de aŭtomatigo de la ranĝodeklivoj: teorioj kaj praktikaj vidpunktoj), Lev Medvedev (Ekologia kaj geokemia signifo de plantara sorbo kaj elimino de substancoj), Arpád Mäthé (Pri la centjara Esperanto-gazetaro) kaj Povilas Jegorovas (Litova Esperanto-movado: historia skizo, nuna stato, perspektivoj).[4]

Dua serio de prelegoj okazis kadre de la Esperantologia Konferenco. En ĝi prelegis Marjorie Boulton, A. S. Melnikov kaj Erich-Dieter Krause.[5]

Remove ads

Programoj

Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Kongresa Universitato, en la kongresa libro oni montris informon por interno de la UK pri Tago de la Lernejo (kunordigita de Stefan MacGill), Asembleo de Fakaj Asocioj, Pedagogia Forumo, pri la 25-a Internacia Infana Kongreseto de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1989 en Brajtono mem kaj pri la Interreligia Kunveno Esperantista (IRKE).[6]

Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, Internacia arta vespero, Nacia vespero, kunsidoj pri diversaj aferoj, kurso de angla (zorge de Alison Williams) kaj de la kimra (zorge de John Wells), prelegoj pri Britujo kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.

Remove ads

Distraĵoj

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads