Unión Cívica Radical
partio en Argentino From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Unión Cívica Radical (UCR, Radikala Civitana Unuigo) estas politika partio de Argentino fondita la 26-a de junio de 1891 de Leandro N. Alem. Laŭlonge de la historio ĝi havis diversajn komponojn kaj disigojn kaj tra tiuj regis naŭfoje, kun prezidantoj kiaj Hipólito Yrigoyen (2-foje), Marcelo T. de Alvear, Roberto M. Ortiz,[1] Arturo Frondizi,[2] José María Guido,[3] Arturo Illia,[4] Raúl Alfonsín kaj Fernando de la Rúa.[5] La partio alvenis ankaŭ al la Vicprezidenteco de Argentino en la unuaj regotempoj de Juan Domingo Perón,[6] kaj Cristina Fernández de Kirchner.




La UCR kunigas grupojn kun diversaj ideologioj kiaj la kraŭsismo, la federalismo, la liberalismo, la naciismo, la konservismo, la disvolvigismo kaj la socialdemokratio, inter aliaj. Ĝi karakteriziĝis pro sia ideologio defendanta de la laikismo, de inspiro egaleca, kun radikoj en la tradicia federismo kaj la aŭtonomisma alsinismo, kaj ludis gravan rolon por la proklamo de la sekreta voĉdonado, deviga kaj nur por viroj kaj por la instalado de liberala demokratio en la lando, kaj samtempe reprezentas la argentinajn mezajn klasojn dum la 20a jarcento. Ekde 1996 ĝi apartenas al la Socialista Internacio.
Remove ads
Notoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads