Universitato de Misurio

publika universitato en Misurio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato de Misurio
Remove ads

La Universitato de Misurio (angle University of Missouri; ankaŭ konata kiel angle State University of Missouri akronime : MU ; mallongigite: MizzouMisurio) estas publika universitato en Misurio en Usono. La ĉefkampuso de la universitato situas en Columbia, Misurio ekde sia fondo. La universitato estis fondita en 1839 kaj estas la plej granda en Misurio, kun pli ol 31,401 studentoj en 2021. Kiam ĝi estis establita en 1839, ĝi estis la unua universitato situanta okcidente de la Misisipo. La universitato havas tri aliajn kampusojn ĉie en Misurio: en Rolla, en Kansasurbo kaj en Sankta Luiso. La universitato estas membro de la Asocio de Amerikaj Universitatoj [1].

Rapidaj faktoj moto, Informoj ...

La esplorcentro de nukleaj reaktoroj ĉe la universitato estas la plej potenca tiaspeca en la mondo [2]. La Universitato de Misurio estas unu el ses publikaj universitatoj en Usono, kiu havas lernejon de medicino, veterinara medicino, inĝenieristiko, agrikulturo kaj juro, ĉiuj el kiuj situas ene de unu kampuso. lernejo de Publikaj Aferoj de la Universitato estas nomita laŭ la 33-a Prezidanto de Usono, Harry Truman, kiu venis de Misurio.

Remove ads

Kolegioj kaj lernejoj

  • kolegio por Diplomiĝintoj (1839)
  • kolegio de Arto kaj Sciencoj (1841)
  • kolegio de Inĝenieristiko (1859)
  • kolegio de Eduko (1867)
  • kolegio de Agrikulturo, Manĝaĵo kaj Naturresursoj (1870)
  • kolegio de Juro (1872)
  • kolegio de Medicino (1872)
  • kolegio de Ĵurnalismo (1908)
  • kolegio de Komercadministracio (1914)
  • lernejo de Muziko (1917)
  • Sinclair lernejo de Flegado (1920)
  • kolegio de Veterinara Medicino (1946)
  • lernejo de Socia Laborado (1948)
  • kolegio por Plejboneco (1958)
  • kolegio de Homaj Medisciencoj (1960)
  • lernejo de Kontado (1975)
  • lernejo de Naturresursoj (1989)
  • lernejo de Informaj Sciencoj kaj Lernado-Teknologioj (1997)
  • lernejo de Sanaj Profesioj (2000)
  • Truman lernejo de Publikaj Aferoj (2001)
  • lernejo de Vidaj Studoj (2018)
Remove ads

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads