Unua Kaŝmira Milito

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Hind-Pakistana MilitoBarat-Pakistana Milito de 1947-1948, foje konata kiel la Unua Kaŝmira Milito, estis okazinta inter Barato kaj Pakistano pro la princlanda ŝtato Kaŝmiro kaj Jammu de 1947 ĝis 1948. Ĝi estis la unua el kvar militoj okazintaj inter la du ĵuse sendependaj landoj. Pakistano komencis la militon kelkajn semajnojn post sendependeco lanĉante triban laŝkar (milicon) de Vaziristano,[1] por sekurigi Kaŝmiron, la estontecon de kiu pendis en ekvilibro. La nekonkludebla sekvo de la milito daŭre influas la geopolitikon de ambaŭ landoj.

Remove ads

Priskribo

La 22an de oktobro 1947 islamaj tribaj milicoj transiris la limon de la ŝtato, asertante ke ili estis bezonitaj por subpremi ribelon en la sudoriento de la regno.[2] Tiuj lokaj tribaj milicoj kaj neregulaj pakistanaj trupoj intencis konkeri Srinagaron, sed atinginte Uri ili renkontis reziston. Maharaĝo Hari Singh faris pledon al Barato por asistado, kaj helpo estis ofertita, sed ĝi estis kondiĉigita de lia signado de Instrumento de Aliĝo al Barato.[2] Ankaŭ britaj oficiroj en la subkontinento partoprenis en maldaŭrigado de la avancado de la Pakistana Armeo.[2]

La milito estis komence batalita fare de la fortoj de la princlanda ŝtato kaj de tribaj milicoj de la Nordokcidenta Limprovinco (nun Ĥajber-Paŝtulando) kaj de la Federacie Administrataj Tribareoj.[3] Alfrontinte la atakon kaj islaman revolucion en la areoj Punĉo kaj Mirpuro de Kaŝmiro,[3][4] la reganto de la princlanda ŝtato Kaŝmiro kaj Jammu, kiu estis hinduo, subskribis la Instrumenton de Aligon al la Unio de Hindio (poste Barato). La hinda kaj pakistana armeoj eniris la militon poste tio.[3] La frontoj solidiĝis iom post iom laŭ kio estis konata kiel la Linio de Kontrolo. Formala armistico estis deklarita je 23:59 dum la nokto de 1-a/2-a de januaro 1949.[5]

Oni ĉirkaŭkalkulis 1,500 mortojn kaj 3,500 vunditojn el la flanko de Barato,[6] dum 6,000 mortojn kaj ĉirkaŭ 14,000 vunditojn el la flanko de Pakistano.[7]

Remove ads

Referencoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads