la 20a litero de la greka alfabeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Upsilono aŭ ipsilono (majuskla Υ, minuskla υ; greke Ύψιλον) estas la 20-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas la valoron 400. Ĝi estas derivita de la litero waw de la fenica alfabeto.
En la frua greka ĝi estis prononcata simile al la angla oo [u]. En la klasika greka lingvo ĝi estis prononcata simile al la franca u aŭ germana ü, [y]. En la novgreka lingvo ĝi estas prononcata kiel [i], kaj en diftongoj [f] aŭ [v]. En la antikva greka lingvo ĝi ekzistis en ambaŭ longa kaj mallonga versioj, sed ĉi tiu distingo perdiĝis en la novgreka.
Kiel komenca litero en la klasika greka, ĝi ĉiam portis la aspiron (ekvivalento al h) kaj tial troviĝas en multaj vortoj de greka fonto, kiuj komenciĝas per ekzemple hiper-. Ĉi tiu aspiro estis derivita de pli malnova prononco, kiu uzis ŝuŝon anstataŭe; ĉi tiu ŝuŝo estis ne perdita en la latina lingvo, donante formojn kiel super- (por hiper-) kaj sub- (por hipo-).
Upsilono partoprenis kiel la dua ero en malkreskaj diftongoj. Ekzemple post alfo aŭ epsilono ĝi estas prononcata kiel [f] aŭ [v].
La romia imperiestro Klaŭdio proponis aldonon de nova litero al la latinan alfabeton por la sono de la greka upsilono, sed fine la litero Y estis adoptita anstataŭe.
La nomo de la litero estis originale nur υ. Ĝi ŝanĝis al υ ψιλόν, (u psilon, kies signifo estas 'simpla u') por distingi ĝin de ο&joto;, kiu havis la saman prononcon [y]. La nomo de la litero en la novgreka lingvo estas prononcata kiel [iː'psɪlɒn] (en kontrasto al Ε, kiu estas prononcata [ɛ'psɪlɒn]). Ĝi estas ankaŭ malofte nomata angle "ypsilon" ([ɪ'psɪlɒn]) pro ĝia simileco al la latina litero Y.
Kvar literoj de la latina alfabeto kreiĝis el ĝi: V kaj Y kaj, multe poste, U kaj W. En la cirila alfabeto, la literoj U (у) kaj iĵica (ѵ) baziĝas sur ĝi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.