Şanlıurfa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Şanlıurfa, en la antikva epoko Urfa aŭ Edessa aŭ kurde Riha estas urbo en Sud-Oriento de Turkio, kun 449 785 loĝantoj (2005), ĉefe kurdoj. Ĝi situas je 80 km oriente de la rivero Eŭfrato.

Omaĝe al tiu urbo estas nomita granda armena vilaĝo en Stavropola regiono de Rusio: vidu Edisija.
Remove ads
Historio

Grava historio de Şanlıurfa komenciĝis en ĉirkaŭ 8000 a.K. – oni konstruis tiam la preĝejon Nevali Cori kaj oni tiam pretigis la trovitajn skulptaĵojn. ĝi estis unu el kulturaj lulejoj de la mezopotamia kulturo en la baseno de Eŭfrato kaj Tirgo. Laŭ la turka tradicio, ĝi egalas al la biblia urbo Ur, ĉar ĝi proksimas al la biblia vilaĝo Harran. Laŭ la irakaj kaj alinaciaj historiistoj, Ur situis en nuna sudo de Irako.
La islamo alvenis la urbon en 639, kiam la armeaj fortoj de la Omajjad-dinastio okupis la urbon sen bataloj. La islaman religion fortigis poste la regado de la Ajjubida-dinastio, la selĝukoj, la osmanaj turkoj. Post la unua krucmilito, la urbon okupis la kristanaj fortoj, sed ĝin reokupis la turkoj en 1146.
Ĝi estis — kiel Edessa — grava regiona centro en la Bizanca imperio. Ĝi estis komerca centro por kotono, ledo kaj juvelaĵoj.
Remove ads
Religio
Oni nomas Şanlıurfa ankaŭ la urbo de la profetoj. Tie vivis profeto Abrahamo (Abraĥamo, Ibrahim) kaj profeto Ijob (Job, Ajub). En la urbocentro videblas la moskeo Halil Rahman.
Laŭ instruo de la islamo, preskaŭ ĉiu profeto vizitis la urbon; Jesuo sendis tukon kun sia vangobildo.
Esperanto en Urfa
En 2012 okazis en tiu urbo la Mezorienta Esperanto-Kunveno[1].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




