Usona variaĵo de la angla lingvo
vario de angla lingvo parolata en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Amerika angla (American English, mallonge AE aŭ AmE) resp. Usona variaĵo de la angla lingvo estas la formo de la angla lingvo, kiu estas parolata en Usono. Kune kun la Kanada angla lingvo ĝi formas la grupigon de la nordamerikaj anglaj dialektoj. Amerika angla estas la angla de la angle parolanta majoritato de preskaŭ 300 milionoj de denaskuloj.
Diferenco al la brita angla
Amerika angla diferencas de brita angla lingvo ĉefe en la prononco kaj en la vortotrezoro, en kelkaj kazoj ankaŭ en la gramatiko, la ortografio kaj la interpunkcio. Tio tamen ne malhelpas, tiel longe ne estas forta dialekto, la reciprokan komprenon.
Ortografio
Ekde la ortografia reformo de Noah Webster en 1806 multaj vortoj, kiuj en brita ortografio finiĝas per -re, en Usono estas skribataj per -er, ekz. centre/center, meagre/meager ktp. La brita -our respondas al la amerika -or en vortoj kiel colour/color kaj favour/favor. En kelkaj vortoj la brita -ce respondas al la amerika -se, ekz. licence/license kaj defence/defense, sed kie usonanoj practice uzas kaj por la substantivo kaj por la verbo , britoj skribas practice por la substantivo kaj practise por la verbo. La verba sufikso -ize (ekz. organize, colonize) povas esti skribata en la brita, sed ne en la amerika, ankaŭ -ise.[1] Kelkfoje la amerika preferas pli mallongajn kaj simpligitajn skribmanierojn, kiel ekz. plow por la brita plough, program por la brita programme, catalog por la brita catalogue kaj dialog por la brita dialogue. Ĉi tiuj kazoj estiĝis per tio, ke interalie Noah Webster provis „ĝermanigi“ la anglan lingvon denove, do li volis redukti la francan influon.
Vortotrezoro
Kelkaj vortoj de la brita angla tute ne ekzistas en la amerika vortotrezoro aŭ havas alian signifon, kiel ekzemple la lifto, kiu en Usono nomiĝas elevator, sed en Unuiĝinta Reĝlando male lift. Pliaj ekzemploj por tipe amerikaj terminoj estas interalie candy, truck kaj cookie, je kies loko Britoj prefere uzas sweets, lorry aŭ biscuit. Grandaj diferencoj estas pro sia plia alta dinamiko inter brita kaj amerika slangoj.
Remove ads
Uzado kaj disvastiĝo
La signifo kaj la uzado de la amerika angla kreskas en la nuntempo ĉiam pli, kio rezultas el la pli granda mondvasta disvastiĝo de la lingvo per amerikaj televidaj sendostacioj, amerikaj televidaj serioj kaj kinofilmoj.
Nelaste per la interreto alvenas ĉi tiuj vortoj ĉiam pli en la loĝantaro, ankaŭ en ŝtatoj kiel Hindio kaj Pakistano, kiuj estis iamaj britaj kolonioj.
La evoluo de la amerika angla estas ofte rigardata, simile kiel la estiĝo de la franca aŭ itala, kiuj evoluis el la Latina, kiel pluevoluigo de la lingvo de la devenlando. Efektive la diferencoj inter la du normaj variaĵoj, la brita angla kaj la amerika angla, estas relative malgrandaj. Ekzistas la tendenco al konverĝo de la du normaj variaĵoj de la angla, simile al la lokaj dialektoj de la germana.
Remove ads
Prononco de la amerika angla
La plej multaj variaĵoj de la amerika angla montras kiel la skota, irlanda kaj kanada angla rotikan akĉenton, kontraŭe al la akĉentoj de Anglio, Kimrio, Aŭstralio, Novzelando kaj Sud-Afriko, kiuj estas nerotikaj. Kelkaj regionaj akĉentoj de la Amerika estas tamen nerotikaj, kiel ekz. la akĉentoj de Nov-Anglio, Novjorko kaj partoj de la sudaj ŝtatoj de Usono. Unu el la plej frapaj trajtoj estas la tiel nomata Flapping: en la amerika angla, kie t inter du vokaloj estas prononcata kiel [ɾ], ekz. en pretty [pɹɪɾi].
La sekvaj priskriboj rilatas al la kiel General American nomitaj variaĵoj de la amerika angla, kiuj kutime estas traktataj kiel pendanto al la brita Received Pronunciation.
Konsonantoj
Plozivoj
Afrikatoj
Frikativoj
Nazaloj
- [n] povas ankaŭ krei silaban kernon, ekz. button [ˈbʌtn̩].
Aproksimantoj
- [l] povas ankaŭ krei silaban kernon, ekz. pickle [ˈpɪkl̩].
- [ɾ] ekzistas kiel varianto de [t] antaŭ neakcentata vokalo.
- [ɹ] estas skribata kiel silaba kerno plej ofte [ɝ] kaj [ɚ], vidu R-kolorajn vokalojn malsupre.
- Ĉe minoritato de amerikaj parolantoj estas prononcata wh- ankoraŭ kiel [hw], ekz. white [hwaɪt]. Esceptoj estas vortoj kiel who [hu] kaj whole [hol]. Alie wh- estas prononcata, kiel ankaŭ en la brita angla, kiel [w], tiel ke whine kaj wine estas prononcataj idente kiel [waɪn].
Vokaloj
Nestreĉitaj
En akcentataj unusilabaj vortoj devas stari nestreĉitaj vokaloj antaŭ konsonanto, ekz. bit [bɪt], cap [kæp]. *[bɪ] aŭ *[kæ] ne estas eblaj vortoj de la amerika angla.
Streĉitaj vokaloj kaj diftongoj
- [e] estas ofte diftonge prononcata [eɪ], aparte en malfermaj silaboj: day [deɪ]
- Pri [ɔ]: Normale respondas al la brita [ɒ] la amerika angla [ɑ], kiel ekz. en lot [lɑt], John [dʒɑn] ktp. Sed en kelkaj vortoj kiel cloth, lost, off, gone, dog, long, chocolate ktp. la amerika angla havas streĉitan [ɔ], kie la brita angla havas nestreĉitan [ɒ]: [klɔθ, lɔst, ɔf, gɔn, dɔg, lɔŋ, tʃɔklət]. Ĉe multaj vortoj regas malunueco inter amerikaj parolantoj, ekz. la vorto on estas prononcata en la nordo (Nov-Jorkio, Konektikuto, Nov-Ĵerzejo) [ɑn], en la sudo (Virginio, Norda kaj Suda Karolino) kontraŭe [ɔn].
- Ĉirkaŭ 40 % de amerikaj parolantoj ne konas distingon inter [ɑ] kaj [ɔ]. Ĉe ili ambaŭ paroj kiel cot/caught, Don/Dawn estas idente prononcataj: depende de la regiono aŭ kiel [kɑt, dɑn] aŭ kiel [kɔt, dɔn].
- [o] estas prononcata ofte diftonge [oʊ], aparte en malfermaj silaboj: dough [doʊ].
- pri [u]: en la amerika angla ne ekzistas ofte [j] inter [d, t, n] kaj [u]: tune [tun], duty [ˈduɾi], new [nu].
R-koloraj vokaloj
- [ɪɹ] ne estu miksata kun dusilaba [iɚ] (ekz. freer [ˈfɹiɚ]).
- La en la brita kaj regione en la amerika angla disvastiĝinta distingo de Mary, merry kaj marry ne estas en la norma amerika angla: Ĉiuj tri estas same prononcataj kiel [ˈmɛɹi].
- [ɛɹ] ne estas miksata kun dusilaba [eɚ] (ekz. player [ˈpleɚ]).
- [ɔɹ] ne estas miksata kun dusilaba [oɚ] (z. B. rower [ɹoɚ]).
- [ʊɹ] ne estas miksata kun dusilaba [uɚ] (z. B. truer [tɹuɚ]).
- Ĉe multaj usonanoj [ʊɹ] fariĝas [ɝ], aparte post palataj sonoj: sure [ʃɝ], fury [ˈfjɝi], Europe [ˈjɝəp].
- Estas neklare, ĉu la grupoj [aɪɹ]/[aɪɚ] kaj [aʊɹ]/[aʊɚ] estas traktataj kiel unu- aŭ dusilabaj.
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads