Utarakando
barata ŝtato From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Utarakando (hindie उत्तराखण्ड Uttarākhanḍ) estas subŝtato en la nordo de Barato.

Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 10 086 292 loĝantoj sur areo de 53 566 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 188 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Dehradun. Alia fama urbo estas Riŝikeŝ (102 138 loĝantoj).
Remove ads
Priskribo
Ĝi oficiale estiĝis la 9-an de novembro 2000 kiel la 27-a subŝtato de Barato; ĝi antaŭe konsistigis la montaran kaj ĉemontaran parton de Utar-Pradeŝo. Ĝi limas Ĉinion (Tibeton) norde kaj Nepalon oriente; ĝi krome havas enlandajn limojn kun la barataj subŝtatoj Utar-Pradeŝo sude, Harjano okcidente kaj Himaĉal-Pradeŝo nord-okcidente.
Malgraŭ la antaŭnelonga estiĝo de la subŝtato, la regiono jam delonge ricevis la nomon Utarakando, kiu devenas el kunigo de la sanskritaj vortoj उत्तर (uttara), "nordo", kaj खण्ड (khaṇḍa), "lando" aŭ "subŝtato".
Remove ads
Geografio
La areo de Utarakando estas 53 483 km².
Vizitindaĵoj
Geografiaj elementoj
- rivero Ŝarda
Vidu ankaŭ
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads