Václav Pechoč

ĉeĥa esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Václav PECHOČ (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1906 en Týn nad Vltavou - mortis en 1985) estis ĉeĥa esperantisto, aktivisto en Plzeň.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Tre grava estis lia agado, kiu en la 1930-aj jaroj grupigis ĉiujn regionajn klubojn, grupetojn en unu klubon sub la nomo Okcidentbohemiaj esperantistoj kungrupiĝis por pli bone propagandi E-on, kun sidejo en Pilzeno.

Li tradukadis beletron (Alexandre Dumas, Vladislav Vančura k.a.), sed liaj tradukoj verŝajne perdiĝis. En la jaro 1937 li eldonadis stencilitan gazeton "Progresinto" por nove bakitaj esperantistoj. En 1949 aperis lia Praktika Konversacio. Li instruis ankaŭ en SET Lančov.

Remove ads

Verkoj

  • Praktika Konversacio (1949)
  • Caveant consules! (Starto 2/1973)
  • Manĝi aŭ „vori“? (Starto 3/1973)
  • La lastaj tagoj de L.L. Zamenhof (Starto 2/1977)

Fontoj

  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio
  • Kroniko de la pilsena klubo

Rimarkigo

„Praktika Konversacio“ ne estas datita. La viena Trovanto skribis sian supozon 1960, la Historio de Kamarýt indikas 195?, sed en la kluba ekzemplero de Brno estas enskribite per krajono: 16.50 Kčs, 22.XI. 1949 Klub esperantistů v Brně. Do ŝajnas, ke la libro estis aĉetita por la klubo de Brno la 22-an de novembro 1949 kontraŭ 16,50 ĉeĥoslovakaj kronoj.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads