Vítězslav Eduard Hvězdenský

From Wikipedia, the free encyclopedia

Vítězslav Eduard Hvězdenský
Remove ads

Vítězslav Eduard Hvězdenský <Steleculo>, <pseŭd. de Edvard Florjanĉiĉ> (naskiĝis en 1909) estis ĉeĥa kaj esperanta poeto en Vizovice, ekde 1951 vivis en Jugoslavio.

Thumb
Steleculo en 1937
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Aŭtoro de poezio kaj marŝkantoj, redaktoro de Aŭroro, organo de Homar-Gvardio (1945-1948).

Remove ads

Verkoj esperantlingvaj

  • Pro la ĉarma amo, pro la rava paradizo. Poezio de l' eterna amo - kiel Vlaďa Hvězdenský (Steleculo). - En propra kosto, 1937. - 19 p.
  • Dudekoka oktobro - kiel Viktoro Edvardo Steleculo. - Praha: "Suno de Libero de Homaro", 1961. - 16 p.
  • Al Sudslavio (1964, 88 p.)

Recenzoj

Pri Pro la ĉarma amo

Citaĵo
 Bonintencaj verŝaĵoj de juna aŭtoro. Nunmomente nek lingve nek poezie li firme staras: tamen kiu volus severi, salutante unuan provon de entuziasma nova samideano ? 
 M.C.B. La Brita Esperantisto - Numero 403, Novembro (1938)
Remove ads

Verkoj ĉeĥlingvaj

  • Písně touhy a lásky (Kantoj de sopiro kaj amo, 1936 )
  • Poznání sebe sama (Ekkono de si mem)
  • Pozdravy Lidstvu (Salutoj al la Homaro)
  • Vítězné písně svobodných Čechů a Slováků (Venkaj kantoj de liberaj ĉeĥoj kaj slovakoj)
  • České prominentní hudebníky, dirigenty, komponisty třetího exilu Západní Evropy a Spojených států severoamerických na pranýř mé milované vlasti ČSR (Ĉeĥajn gvidajn muzikistojn, dirigentojn, komponistojn de la tria ekzilo de Okcidenta Eŭropo kaj Usono sur pilorion de mia amata patrujo ĈSR!, 1988)
  • Manifest otevřeného listu národnostním šílencům moravských separatistů (Manifesto de malfermita letero al naciismaj frenezuloj de moraviaj separatistoj, 1988)
  • Pochod moravské národní gardy (Marŝo de moravia nacia gvardio, 1988, muzikigis Vlastibor Svatopluk Velkomoravský)

SEN VERVA AMO

Sen verva amo vivi ĝoje
mi ne estas kapabla,
nur ekĉagreniĝi milfoje
pro amfeliĉo agrabla.

24. IV. 1937

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads