Blua bero

From Wikipedia, the free encyclopedia

Blua bero
Remove ads

La blua bero (Vaccinium corymbosum), foje ankaŭ nomata grapolmirtelo, estas planto el la familio de la Erikacoj (Ericaceae). Ĝi estas fruktoporta arbusto kun alto de 1,5-2,5 m. Malĝuste la blua bero ofte estas indikata kiel mirtelo. La mirtelo (Vaccinium myrtillus) tamen estas alia specio. La folioj en la aŭtuno alikoloras al fajre ruĝa.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Oni povas manĝi la berojn krudajn, kuiri ilin en tortoj aŭ fari konfitaĵon, sukon, vinon ktp.

La beroj enhavas tre multe da antioksidantoj, vitaminon C kaj iom da fero kaj magnezio. Estas diversaj teorioj ke la beroj helpas la vidkapablon aŭ kuracas vidproblemojn. Ĉu tio science validas, restas neklare.

Remove ads

Nutra valoro

La nutra valoro de 100 gramoj da freŝaj bluaj beroj:

Energio230
Karbohidrato11 g
Proteino1 g
Graso0,37 g
Vitamino C13 mg
Vitamino B10,03 mg
Vitamino B20,06 mg
Kalcio6,21 mg
Fero0,17 mg
Magnezio4,83 mg

Unu litro da berosuko enhavas 8-11 g (meze 9,5 g) acidon, el kiu citrata acido estas la plej grava.

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads