Vaganto super Nebulmaro
pentraĵo de Caspar David Friedrich From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vaganto super Nebulmaro (germane Der Wanderer über dem Nebelmeer) estas pentraĵo plenumita ĉirkaŭ la jaro 1818 de la germana romantikista pentristo Caspar David Friedrich. Ĝi estas kutime rigardita kiel la plej fama majstroverko de tiu artisto, kaj iasence fariĝis ikono de la romantikisma movado.
La pentraĵo bildigas viron, eble Friedrich mem, starante pinte de alta monto. Videblas nur lia dorso (kutima efekto en la verkaro de tiu artisto). La homo staras antaŭ granda amaso da nebulo. Ankaŭ estas vico da gigantaj montoj en la fono. La plej granda parto de la pentraĵo estas tamen kovrita de la ĉielo.
La bildo estas posedaĵo de Kunsthalle Hamburg, kie ĝi estas ekspoziciata.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads