Valdaja Altaĵo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Valdaja Altaĵo
Remove ads

Valdaja Altaĵo (ruse Валдайская возвышенность, Valdajskaja vozvyŝennost) estas la nomo de altebenaĵo en la okcidento de la eŭropa parto de Rusio. Ĝi situas ene de la Orienteŭropa Ebenaĵo, proksimume 300 km nordokcidente de Moskvo (Tverja provinco, Novgoroda provinco) kaj atingas altecon de 347 m super la marnivelo.

Rapidaj faktoj Altaĵo, Estas ...

Abundas tie lagoj de glacia deveno, el kiuj la plej granda nomiĝas Seliger (Селигер), 212 km².

La Valdaja Altaĵo, malgraŭ sia malgranda alto super la marnivelo, enhavas la fontojn de tri grandaj riveroj: Dnepro, Daŭgavo (aŭ Okcidenta Dvina) kaj Volgo.

En la norda parto de Valdaja Altaĵo estas nacia parko.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads