Vanelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Eŭrazia vanelo aŭ pli simple Vanelo (Vanellus vanellus), estas birdo-specio de la familio Ĥaradriedoj de la ordo Ĥaradrioformaj.
Tamen “vanelo” estas pli ĝenerala vorto kiu utilas ankaŭ por ĉiu membro de la genro Vanellus, iom simila al genro Charadrius de la sama familio; oni uzas ĝin specife por tiu ĉi specio, ĉar ĝi estas la plej disvastigata en Eŭrazio, dum la plej granda parto de la aliaj vaneloj loĝas ĉu en Azio, ĉu en Afriko, kaj malpli en Oceanio aŭ Ameriko.
Remove ads
Disvastiĝo
Tiu birdo estas ofta tra mezvarma Eŭropo kaj tra mezvarma Azio. Ĝi eventuale estas vaganta ĝis Norda Ameriko.
Temas pri specio plej kutime migranta en preskaŭ sia tuta teritorio. Tiele ili reproduktiĝas en Eŭropo escepte de la mediteraneaj regionoj, Rusio, Centra Azio, Mongolio kaj Manĉurio kaj vintras en mediteraneaj regionoj — ekde Francio, Hispanio kaj Maroko ĝis Egiptio kaj Mezoriento, Arabio, Irano, nordokcidenta Hindio kaj suda Ĉinio. Ili migras ĉefe dumtage, plej ofte en grandaj aroj. Okcidentaj reproduktuloj, kiel en Britio, Francio, centra kaj suda Hispanio aŭ eĉ Turkio, estas loĝantaj kaj ne migras pli suden vintre.
Remove ads
Aspekto


Tiu specio de la genro Vanellus estas mezgranda birdo 28-35 cm longa kun 67-72 cm de enverguro. Ĝi havas rondformajn larĝajn flugilojn kaj fajnan kreston. Ĝi estas el la plej mallongkruraj inter vaneloj. Ĝi estas ĉefe blank-nigra — pli precize la frunto, kresto, ĉebeko kaj subokula strio, gorĝo kaj supra brusto nigraj, kaj la vizaĝo, suba brusto kaj ventro blankaj —, sed la dorso estas brilverda kun rozkoloraj nuancetoj belegaj antaŭ sunlumo; krome la nuko kaj malantaŭa kolo estas brunverdaj kaj sub la vosto estas iom avelbruna, kio estas pli videbla kiam la birdo kliniĝas antaŭen por manĝi.
Dumfluge la supraj partoj aperas precipe verdaj ĉekorpe kaj malhelbrunaj la flugiloj — kun tri blankaj pintoj —, dum la vosto aperas blanka kun nigra fina larĝa strio kaj finfina blanka mallarĝega strieto. Desube videblas klare la kontrasto inter la nigraj kaj blankaj partoj, precize blankaj estas la vizaĝo, korpo kaj ĉekorpa flugilduono kaj nigraj la gorĝo, pintaj flugilduonoj kaj malantaŭa strio.
Inoj kaj junuloj havas pli mallarĝajn flugilojn kaj mallongan kreston kaj havas ne tiom markan kapon, sed la plumaro estas sufiĉe simila.
Remove ads
Reproduktado

Temas pri vadbirdo kiu reproduktiĝas en kultivitaj teroj kaj similaj medioj kun malalta plantaro, kiel stepoj. Dum pariĝado okazas akrobataj ceremonioj kun laŭta pepado. La ino demetas 3 aŭ 4 verdecajn ovojn en surgrunda nestotruo — kun herbo ŝtopita de la ino — elektita inter tiuj kiujn faris la masklo ĉu en eta deklivo ĉu proksime de akvo. Tio kaj la idoj estas defendataj brueme kaj agreseme kontraŭ ĉiu fremdulo, eĉ kontraŭ ĉevaloj kaj alia brutaro. Kovado daŭras malpli ol unu monato. Tiuj zorgoj estas tasko de ambaŭ gepatroj, sed ĉefe la ino plenumas ilin. La idoj elnestiĝas post eloviĝo kaj ekflugas post pli ol unu monato.
Kutimoj

La multnombreco de tiu specio estis malpliigita de intensaj agrikulturaj teknikoj. Vintre ili formas grandajn arojn sur malferma kamparo, precipe en plukebla aŭ plukita terpecaro kaj kotaj zonoj. Tie ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn, kiel moluskoj, vermoj, araneoj kaj iom da vegetalo. Sed kiam la vintro estas tro seka kaj ne sufiĉe pluvas, la tero malmoliĝas kaj ili ne povas trovi manĝaĵojn, ili malfortiĝas kaj ne povas facile ekflugi, pro tio ili povas esti atingastaj de kuranta homo.
Tiu specio estas socia ĉefe vintre kaj tre ofte manĝoplukas en miksitaj aroj kun Orpluvio kaj Ridmevo, kvankam tiu mevo ofte rabas la du karadrioformajn, sed ŝanĝe donas protekton kontraŭ eventualajn predantojn. Kiel orpluvioj, tiu specio preferas manĝi dumnokte kiam estas lunlumo.
Tiu palearktisa specio uzas tre laŭtan fajfadon kiel ia "fuiii" precipe dum reproduktaj ceremonioj, kun konstantaj alvokoj, dum masklo akrobatas. Alia voĉo dum manĝoplukado sonas kiel kata miaŭo aŭ beba plendokrio.
Ilia flugado estas tre specifa per malrapida kaj neregula flugilfrapado kiel de papilio.
Ili povas vivi ĝis 22 jaroj.
Remove ads
Kunhomaj rilatoj
En Nederlando okazas tradicia kultura konkurenco por trovi la unuan vanelovon de la jaro (het eerste kievitsei). Tio estas specife populara en la regiono Frislando.
La Eŭrazia vanelo estas protektita birdo.
Referenco
- BirdLife International (2004). Vanellus vanellus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05 May 2006.
Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2
Eksteraj ligiloj
- RSPB Birdo informoj Vanelo
- Vaneloj Arkivigite je 2006-11-19 per la retarkivo Wayback Machine Bildaro
Bildaro
- Vintra plenkreskulo
- Vanellus vanellus
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




